Vilao Mediĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilao Mediĉo
Villa Medici
vilao • creative residency
Bazaj datoj
Konstrustilo renesanca arkitekturo vd
Arkitekto Nanni di Baccio Bigio • Annibale Lippi • Bartolomeo Ammannati vd
Lando Italio vd
Situo Romo
Situo
Geografia situo 41° 54′ 30″ N, 12° 28′ 57″ O (mapo)41.9082712.48252Koordinatoj: 41° 54′ 30″ N, 12° 28′ 57″ O (mapo)
Vilao Mediĉo (Romo)
Vilao Mediĉo (Romo)
DEC
Vilao Mediĉo
Vilao Mediĉo
Situo de Vilao Mediĉo
Map
Vilao Mediĉo
Posedata de franca registaro vd
Retejo http://www.villamedici.it/
vdr
La Vilao Mediĉo

La Vilao Mediĉo (itale Villa Medici) estas vilao respektive palaco lokita en Romo sur la monteto Pincio. Tiu eksa loĝejo de la Mediĉoj gastigas depost 1803 la Francan akademion de Romo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La palaco estis konstruita ĉirkaŭ la jaro 1544, fare de la arkitektoj Annibale Lippi kaj Giovanni Lippi, sur la loko de la malaperintaj ĝardenoj de Lucullus, por la kardinalo Giovanni Ricci el Montepulciano. La konstruaĵo estis akirita en 1576 de la kardinalo Ferdinando de Mediĉo, kiu plivastigis ĝin per la aldono de sep hektaroj da ĝardenoj kun pinoj, cipresoj, verdaj kverkoj kaj skulptaĵoj similaj al tiuj de la palaco Spada.

En 1803, Napoléon Bonaparte translokigis tien la Francan akademion de Romo. Tiutempe, la vilao kaj la apudaj ĝardenoj estis jam tre difektitaj, kaj estis renovigitaj por gastigi la laŭreatojn de la Premio de Romo.

La Vilao Mediĉo, detalo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]