Vilao imperiestra (Bad Ischl)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilao imperiestra
kastelo
royal villa • muzeo [+]
Koordinatoj47° 42′ 54″ N, 13° 37′ 15″ O (mapo)47.71513.620833333333Koordinatoj: 47° 42′ 54″ N, 13° 37′ 15″ O (mapo)

Estiĝo1860

Vilao imperiestra (Aŭstrio)
Vilao imperiestra (Aŭstrio)
DEC
Vilao imperiestra
Vilao imperiestra

Map
Vilao imperiestra

Vikimedia Komunejo:  Kaiservilla [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Imperiestra vilao je Bad Ischl

La Imperiestra vilao (germane: Kaiservilla, hungare: Császári villa, ĉeĥe: Císařská vila) en Bad Ischl, Aŭstrujo, estis la somera rezidejo de imperiestro Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio) kaj de lia edzino Elizabeto.

Historio kaj kompleksopriskribo[redakti | redakti fonton]

Ĉefa alo de la vilao
Vido disde la parko

Da ejo ĉe la piedo de Jainzenberg-monto estas iam villo en stilo de Bidermajro, kiun starigis en 1834 la viena notaro Josef August Eltz.[1][2] Akiris ĝin en 1850 la kuracisto Eduard Mastalier. Post gefianciĝo de la imperiestro kun Elizabeto en Bavario en 1853 la patrino imperiestra Sophie Friederike von Bayern la elegantan somerdomon kiel nuptodonacaĵon.

Dum la sekvintaj jaroj la tuto alikonstruigitis kaj pligrandigitis laŭ planoj de Anton(io) Legrenzi, grava artkonatulo kaj persona servisto de la imperiestro.[3] laŭ novklasikismo. La jam ekzistinta meza alo plietendiĝis en la direkto de la ĝardenoj per kio la iama malantaŭo doma iĝis fortimpresa enirejo kun klasikismaj kolonoj kaj timpano. Krome estiĝis du flankaj aloj kio donis al la tuto formon de E-litero, ebla amosigno de Francisko-Jozefo por la edzino Elizabeto.

Ĉirkaŭas la vilaon granda parko laŭ angla modelo.[4] La parko, marmora kastelo gastigante ekde 1978 fotomuzeon por ĉiuj Landaj muzeoj de Supra Aŭstrio kaj ĉiuj aliaj flankaj ejoj aranĝigitis fare de la kortega ĝardenisto Franz Rauch. La menciita marmora kastelo servis ankaŭ kiel retiriĝejo por Elizabeto.

La ensemblo arĥitektura en sia nuna formo finitis ne antaŭ 1860, ĉar dum la someraj monatoj pro ĉeestado de la imperiestraj familianoj ĉiuj laboroj estis ĉesigotaj. La fontano el blanka marmoto antaŭ la meza alo kreitis en 1884 fare de Viktor Tilgner. Ankaŭ la kompleta Jainzenberg-monto partas de la bieno kun siaj promenvojoj kaj ĉasadareoj.

Lia imperiestra moŝto pasigis kvazaŭ ĉiusomere kelkajn semajnojn en tiu ĉi eta somera kastelo. Multaj kronituloj tiam gastadis kaj en la 18-aj de aŭgusto festitis ĉiujare la imperiestra naskiĝtago surloke. En la 28.7.1914 li subsignis en sia laborĉambro la fatalan militdeklaron kontraŭ Serbujo kaj la saman tagon la konatan manifeston titolita Al miaj popoloj! kio eksplodigis la Unuan mondmiliton kaj provokis la finan disfalon de Aŭstrio-Hungario. Post la morto de Francisko-Jozefo en 1916 la bienon heredis ŝia plej juna filino Marie Valerie, edzino de arkiduko Franz Salvator (Aŭstrio-Toskanio) per kio la bieno restis en la manoj de la Habsburganoj. Pro ke ambaŭ rezignis pri eblaj tronaj aspiroj en 1918 la tuto neniam ŝtatigitis. Ilia filo Hubert Salvator Habsburg-Lothringen transprenis la vilaon, poste ties filo Markus Emanuel Habsburg-Lothringen.

Nuna uzo[redakti | redakti fonton]

Laŭ oficiala monumentprotekta registriĝo konsistas la vilao-komplekso el Kaiservilla samt Park (villo kun parko), Kaiservilla-Küchengebäude (kuirejo), Gärtnerhaus (iama ĝardenistejo), Marmorschlößl (marmora kastelo) kaj la ejoj de Fotomuseum des Landes Oberösterreich (fotomuzeo) kaj Landesmusikschule (muziklernejo). La ĝardenoj bone konserviĝis laŭ originala stato de la frua klasikismo nombriĝante inter la plej gravaj ĝardenaj pejzaĝarĥitekturaĵoj de Aŭstrio.

Vilao kaj parko la tutan someron kaj interempe eĉ vintre malfermataj estas al la publiko.[5] Dum la Landa ĝardenekspozicio 2015 (kun la titolo ...des Kaisers neue Gärten) estis oficiala parto de la liberaera ekspoziciteritorio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Franz Weller: XV. Die kaiserliche Villa in Ischl. Ĉe: Die kaiserlichen Burgen und Schlösser in Bild und Wort. Band 2. Zamarski, Wien 1880, p. 419–424. – surrete.
  • Hermann Prechtl: Des Kaisers Sommerfrische. (Mit sechs Illustrationen.) Ĉe: Oesterreichische Alpenpost, Jahrgang 1903 (Band V), p. 298–301.
  • Erik G. Wickenburg: Die Kaiservilla in Ischl. Ein kurzer Führer. Selbstverlag, 1950
  • Erwin Hainisch: Zur Geschichte des Parkes der Kaiservilla in Bad Ischl. Ĉe: Oberösterreichische Heimatblätter. Band 6.1952. Land Oberösterreich, Linz 1952,
  • James Wilkie, Claudia Wilkie (trad.): Die Kaiservilla in Bad Ischl. Akademische Druck- und Verlagsanstalt, Graz 2004, ISBN 3-201-01823-6.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kp. Der Notar Dr. Josef August Eltz (1788–1860) mit seiner Gattin Caroline, geb. Schaumburg, und den acht Kindern in Ischl. F.G. Waldmüller, 1835
  2. germane Die Habsburger und Bad Ischl
  3. germane Kaiservilla Bad Ischl | Heimatlexikon | Kunst und Kultur im Austria-Forum
  4. germane Bad Ischl, Schloßpark, Kaiservilla (Kaiserpark), Jainzen Nr. 38, pol. Bezirk . Ĉe: Eva Berger: Historische Gärten Österreichs. Band 2, Oberösterreich, Salzburg, Vorarlberg, Kärnten, Steiermark, Tirol. Böhlau, Wien 2003, ISBN 3-205-99352-7
  5. germane Malfermaj horoj kaj prezoj

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kaiservilla en la germana Vikipedio.