Vilhelmo Ernesto (Saksio-Vajmaro-Eisenach)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vilhelmo Ernesto
Grandduko de Saksio-Vajmaro-Eisenach
GuillemErnestdeSaxònia-Weimar-Eisenach.jpg
Persona informo
Naskiĝo 10-an de junio 1876 (1876-06-10)
en Vajmaro
Morto 24-an de aprilo 1923 (1923-04-24) (46-jara)
en Heinrichau, Malsupra Silezio, tiam Flago-de-la-Germana-Regno.svg Germana Regno (hodiaŭ Henryków, Pollando)
Tombo Princa kripto de Weimar [#]
Religio luteranismo [#]
Lingvoj germana [#]
Loĝloko Saksio-Vajmaro-Eisenach [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Familio
Dinastio Saksio-Vajmaro-Eisenach [#]
Patro Karlo Aŭgusto, grandduko-heredonto de Saksio-Vajmaro-Eisenach [#]
Patrino Paŭlino de Saksio-Vajmaro-Eisenach [#]
Gefratoj Prince Bernhard of Saxe-Weimar-Eisenach [#]
Edz(in)o Karolino de Saksio-Vajmaro-EisenachFeodora de Saksio-Meiningen [#]
Infanoj Princess Sophie of Saxe-Weimar-Eisenach • Charles Augustus, Hereditary Grand Duke of Saxe-Weimar-Eisenach • Bernhard Friedrich Prinz von Sachsen-Weimar-Eisenach • Jörg Wilhelm Albrecht Brena [#]
Profesio
Okupo militisto [#]
Grandduko de Saksio-Vajmaro-Eisenach Blason Grand-Duché de Saxe-Weimar-Eisenach.svg
Dum 19011918
Antaŭulo Karlo Aleksandro, lia avo
Sekvanto (ofico malaperis, pro Novembra Revolucio)
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Wilhelm Ernst Karl Alexander Friedrich Heinrich Bernhard Albert Georg Hermann von Sachsen-Weimar-Eisenach (naskiĝinta la 10-an de junio 1876 en Vajmaro, mortinta la 24-an de aprilo 1923 en Henryków, Distrikto Ząbkowice) estis ekde la 7.1.1901 ĝis la Novembra Revolucio la lasta grandduko de Saksio-Vajmaro-Eisenach.[1]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Vilhelmo Ernesto estis la plej maljuna de du filoj de la hereda grandduko Karlo Aŭgusto (1844–1894) kaj filo de Paŭlino de Saksio-Vajmaro-Eisenach. Li ekdukis pro la frua morto de la patro. Heredinte la havaĵojn de sia avino Sophie von Oranien-Nassau[2] li taksitis la plej riĉa germana princo siatempe. Unue responsis pri ties eduko (inter 1881 kaj 1889) Karl Muthesius, la posta seminariestro vajmara, kaj poste Karl Georg Brandis; Brandis inter 1902 kaj 1926 gvidis la bibliotekon de la Universitato de Jena. La soldataĵojn lernigis al li inter 1885 kaj 1895 kapitano Max von Griesheim.[3] Post la milita trejniĝo li enarmee karieris diverse. Ekde 1898 li anis ĉe la studenta korporacio Corps Borussia en Bonno.[4]

La nova Vajmaro[redakti | redakti fonton]

Multajn monrimedojn li investis por antaŭenigi artojn. Kvankam li priskribitis de multoj kiel malfakulo artista kiu ankaŭ koncerne la artojn kondutis sin soldate[5] Vilhelmo Ernesto ja kreis grandparte la t.n. Novan Vajmaron. Hans Olde, Harry Graf Kessler, Henry Van de Velde kaj Adolf Brütt vokitis Vajmaron tiam. La grandduko apogis la altlernejon en Jena per novkonstruigo de la kolegiara ejo laŭ planoj de la munkena arĥitekto Theodor Fischer. Pri la starigo de la nova Kortega teatrejo komisiistis la moda munkena arĥitekto Max Littmann. La eldonisto Eugen Diederichs iris la Jena, la (malgrava) verkisto Johannes Schlaf al Vajmaro. Poste Vilhelmo Ernesto pli kaj pli favoris la konservativajn-prusemajn tendencojn pro ke Vajmaro iĝis rilate la artojn centro de popolemaj-malprogresemaj artosintenoj. Sekve la sociologo Max Weber kritikege konsideris la granddukon honto por Vajmaro (ein Hohn auf diesem Ort).[6]

Kiam starigitis la monumento de Adolf Brütt por Karlo Aleksandro la urbokerno ĝenerale per protektdeklarado limigitis disde Nova Vajmaro kaj la aĵoj de Secesio. Portretobuston marmoran komisiitan fare de la ŝtato kreis en 1911 la posteulo de Brütt, la skulptisto Gottlieb Elster.

Abdiko kaj ekzilo en Silezio[redakti | redakti fonton]

Unu el la lastaj oficialaj farendaĵoj de Vilhelmo Ernesto dum la Novembra Revolucio de 1918 estis la voko de Walter Gropius. La soldatara konsilio sub la gvido de la socialdemokrato August Baudert devigis la granddukon abdiki en la 9.11.1918. Baudert estis nominta lin la plej malŝatata princo germania. Tamen havis Vilhelmo Ernesto ankoraŭ la okazon doni la regadan aŭtoritaton en manojn de homoj laŭ sia gusto. Ankoraŭ mallonge antaŭe vajmaranoj estis kontaktintaj lin per la volego ke li faru ĉion ajn por malhelpi enkondukon de parlamenta sistemo en la lando.[7] Tuj antaŭ abdiko li asertis ke li faris ĉion eblan kaj ke li ankoraŭ volis fari multon bonan (Ich hatte alles getan, was ich konnte. Ich hatte noch viel Gutes vor.) Sekve li iris al Malsupra Silezio ĉe sia bieno en Henryków. En la tiea parko estas ankaŭ lia tombo. Post la t.n. princara rekompenco la meblaro de Kastelo Allstedt transportitis al Silezio. Dum interparoladoj priposedaj inter Vilhelmo Ernesto kaj la ujo Gebiet Weimar de novembro 1921 reguligitis ke la Dornburg-kasteloj donacitu al la Goethe-societo.[8]

Personeco[redakti | redakti fonton]

Wilhelm Ernst konsideritis malfacila homo: ĥolera, malferma, ekkoleriĝema.[9] Graf Kessler, al kiu imputis la grandduko sian fiaskon en radikaj priartaj konsideroj, nomis lin patologia objekto; por grafino Hildegard von Spitzemberg temis pri malbonege edukita kaj malicega princo. Granda malŝato de la princo estis en Nederlando kie li taksitis intertempe ebla tronheredanto estante nepo de la nederlanda princino Wilhelmina Sophie Marie Luise von Oranien-Nassaŭ. Malbonaj karakterizoj de la ekstero de Vilhelmo Ernesto konatas de grafo Graf Dumonceau aŭ de la kortega damo van de Poll.[10]

Lia geedzeco kun Karolino estis malfeliĉa. El la dua geedzeco kun Feodora (Saksio-Meiningen) (1890–1972) li havis la jenajn kvar infanojn: Sophie (1911–1988), Karl August (1912–1988), Bernhard (1917–1986) kaj Georg Wilhelm (1921–2011).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hermann Freiherr von Egloffstein: Das Weimar von Carl Alexander und Wilhelm Ernst. Berlin 1934.
  • Bernhard Post; Dietrich Werner: Herrscher in der Zeitenwende: Wilhelm Ernst von Sachsen-Weimar-Eisenach, 1876–1923. Glaux, Jena 2006, ISBN 978-3-931743-94-9.
  • Justus H. Ulbricht: Wilhelm Ernst von Sachsen-Weimar-Eisenach: Landesherr – Monarch – Mäzen. Weimarer Verlagsgesellschaft, Weimar 2017, ISBN 978-3-737402-40-8.
  • Christian Ruf: Monarch im Zwielicht. Justus Ulbricht widerlegt in seiner Biografie über Wilhelm Ernst von Sachsen-Weimar-Eisenach falsche Erkenntnisse. Sächsische Zeitung, 20.6.2017

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. verfassungen.de
  2. Hellmut Seemann: Eŭropa in Weimar: Visionen eines Kontinents. p. 346.
  3. Bernhard Post; Dietrich Werner: Herrscher in der Zeitenwende: Wilhelm Ernst von Sachsen-Weimar-Eisenach, 1876–1923. Glaux, Jena 2006, p. 41.
  4. Kösener Corpslisten 1930, 11/809.
  5. Jürgen Kraŭse: Märtyrer und Prophet. de Gruyter, Berlin 1984, p. 144.
  6. Max Weber: Gesamtausgabe, Teil 1. Tübingen 1988, p. 439. (Google-books)
  7. Eberhard Eichenhofer: 80 Jahre Weimarer Reichsverfassung: was ist geblieben? Tübingen 1999, p. 32.
  8. Rosalinde Gothe, Jürgen M. Pietsch: Dornburg: von Otto I bis Goethe. Edition Akanthus, 2002, p. 74.
  9. konnten nicht nur Kultur! Blogo de Klassik Stiftung Weimar[rompita ligilo]
  10. ... äußerlich nicht sonderlich anziehend, klein und eher fett respektive Der Erbgroßherzog ist ein kleiner, häßlicher und lärmender Mann, der mir beim Abendessen Unbehagen bereitete, indem er mich quer über die Tafel laut anredete, er hätte gehört, ich sei in der Lage fließend deutsch zu sprechen, was er merkwürdig fand.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]