Vilhelmo Lutermano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vilhelmo Lutermano en majo 2008, en Vilno ĉe la Konferenco de Esperantistaj Ĵurnalistoj, ŝvite post kurado

Vilhelmo LUTERMANO (germane: Johann Heinrich Friedrich Wilhelm Luttermann) estas germandevena esperantisto, kiu aktive tradukas al Esperanto kaj aktivas en la maldekstra Esperanto-movado (MAS kaj SAT). Li estas la ĉefredaktisto de la Esperanto-versio de Le Monde diplomatique, (Le Monde diplomatique en Esperanto).

Nomo[redakti | redakti fonton]

La gepatra lingvo de Lutermano estas la platdiĉa, kaj en tiu lingvo li nomiĝas Willem [vílem]. Tamen oficiale li havas kvar antaŭnomojn: Johann Heinrich Friedrich Wilhelm, el kiuj la lasta - Wilhelm [vílhelm] - estas la ĉefa! En Francujo: Guillaume [gijóm]. En Okcitanio, kie li sufiĉe longe vivis: Guilhem [gijén]. En Kubo, kie li nun vivas: Guillermo [gijérmo]. Kaj en Esperanto: Vilhelmo - nun ankaŭ oficiale, laŭ lia pasporto: "Vilhelmo Lutermano".

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lutermano naskiĝis en 1936 en Offensen apud Celle, norda Germanio. Li studis germanistikon kaj romanistikon en Göttingen, Freiburg im Breisgau (Friburgo), Vieno, Munkeno kaj Berlino. De 1967 - 1988 gimnazia instruisto pri germana kaj franca lingvoj, krome pri konkursa biciklado kaj pri stenografio en (la tiam Okcidenta) Berlino. En tiu tempo, 7-jara proceso kontraŭ li kun la celo de profesimalpermeso, pro aneco en la komunista partio de Okcidenta Berlino; fina rezulto (1981): liberigo.

Post loĝado en Francio (de 1990 ĝis 2002) li loĝas en Kubo, unue en Pedro Betancourt, de 2012 en Havano, kun sia edzino Maria Julia Cárdenas Cápiro kaj siaj geinfanoj Marla kaj Karlo.

Post jardekoj da aktiveco kontraŭ Esperanto, li ŝanĝis sian sintenon kaj esperantistiĝis en 1987, kion atestas la teksto en kiu li mem priskribas kialojn kaj manierojn de tiu ŝanĝiĝo: "Mi estis aktivulo kontraŭ Esperanto". Pro akcidento en 1987 grava malsano kun antaŭtempa pensiiĝo. Ekde tiam:

Esperantigo de germana literaturo[redakti | redakti fonton]

(tiu kaj ĉiuj sekvaj tradukoj troveblaj sub http://vlutermano.free.fr/

Tradukado el la franca[redakti | redakti fonton]

  • Catherine Millet (Katrin' Mije'): La seksa vivo de K.M., 1-a ĉapitro (La vie sexuelle de C.M.)

Kuntradukado el la hispana[redakti | redakti fonton]

La sekvaj tradukoj alireblas jene:[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ: http://membres.lycos.fr/vilhelmo/

kaj, elfrancigitaj,

Li estas ĉefredaktisto de la Esperanta eldono de Le Monde diplomatique, konsultebla en [2] .

Li tradukis, ĉefe el la germana, plurajn verkojn de Karlo Markso kaj Frederiko Engelso:[redakti | redakti fonton]

Karlo Markso: Kritiko de la Gotaa Programo, kun antaŭ­paro­lo de Frederiko Engelso, MAS, 2009, 44 p., ISBN 978-2-918300-03-8 (2-a eld.: 978-2-918300-21-2)

kaj de diversaj marksistoj (tradukado aŭ redaktado):[redakti | redakti fonton]

  • Milito kaj paco. Berto Breĥto: La memoro de la homaro; Andrew Murray: Milito kaj kontraŭstaro al milito;Erhard Crome: Ĉu jarcento pacifika?; Bernd Müller: Du strategioj de la ekspansio orienten; Hermann Kopp: Recenzo de la libro de Peter Strutynski pri senpilotaj flugmaŝinoj por batalo (sepavoj), Thomas Metscher: „Malbenita estu la milito”. Politika poezio ‒ pensadoj pri disputata nocio, Werner Ruf: La ĝihadisma internacio. Ĉu variaĵo de privata milita entreprenismo?; Andreas Wehr: Pri la aktualeco de la imperiismo-demando. Elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano,Monda Asembleo Socia (MAS), 2014, ISBN 978-2-36960-002-2.






Li tradukis kaj publikigis libroforme i.a. artikolojn de marksismaj analizoj de nuntempaj okazaĵoj, videblaj jene: [3]

Li estas ankaŭ fondomembro de la Monda Asembleo Socia (MAS) kaj aktivas en ĝi.