Vilhelmo la 2-a (Sicilio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilhelmo la 2-a de Sicilio
Reĝo de Sicilio
Persona informo
Naskiĝo proks. 1153
en Palermo
Morto 18-an de novembro 1189 (1189-11-18)
en Palermo
Tombo Katedralo de Palermo vd
Ŝtataneco Reĝlando Sicilio vd
Familio
Dinastio familio Hauteville vd
Patro Vilhelmo la 1-a de Sicilio vd
Patrino Margaret of Navarre vd
Gefratoj Roger IV, Duke of Apulia • Robert III, Prince of Capua • Henry, Prince of Capua vd
Edz(in)o Johana de Anglio vd
Infanoj Bohemundo, duko de Apulio vd
Profesio
Okupo reĝo vd
Reĝo de Sicilio
Dum 1166-1189
Antaŭulo Vilhelmo la 1-a
Sekvanto Tankredo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vilhelmo la 2-a (Palermo, 1153 - Palermo, la 11-an de novembro 1189), nomata "la Bona", estis reĝo de Sicilio kaj Napolo de 1166 ĝis 1189.

Vilhelmo havis nur dek tri jarojn kiam lia patro Vilhelmo la 1-a mortis, do li estis sub la regenteco de sia patrino Margarita de Navaro ĝis 1171. La reĝlando Sicilio venis al malĝoja periodo de internaj luktoj pro serio de disputoj inter la nobelaro, la pastraro kaj la popolo, probable akcentita de la karaktero de Vilhelmo la 1-a, ankaŭ nomata "la Malbona". Tuj kiam li plenkreskis, Vilhelmo la 2-a estis kronita Reĝo de Sicilio kun la subteno de Walter of the Will (italigita kiel Gualtiero Offamilio), ĉefepiskopo de Palermo, la pastraro kaj la aristokrataro. De Vilhelmo la 2-a, koncerne al lia patro, la kronikistoj tiuepokaj akcentis, krom la beleco, la korekto en la ekzerco de liaj funkcioj kaj la respekto por la leĝoj kaj la personoj, pro kio li ricevis la kromnomon La Bona. Dum lia regado estiĝis periodo de relativa stabileco kaj ĉesigo de internaj problemoj.

Vilhelmo geedziĝis en Palermo, la 13an de februaro 1177, kun Johana Plantagenet (1165-1199), filino de Henriko la 2-a de Anglio kaj Eleonora de Akvitanio kaj fratino de Rikardo la 1-a. De ĉi tiu kuniĝo naskiĝis Boemondo, Duko de Apulio, kiu mortis tre junaĝe.

Dum lia regado, krom interna stabileco, elstaras ekstera eksterlanda politiko kaj forta diplomatio. Havante en lia favoro la Papon kaj sekrete aliancon kun la lombardaj urboj li povis defendi sin kontraŭ la komuna malamiko, Frederiko Barbarosa. En 1174 kaj 1175 li faris traktatojn kun Ĝenovo kaj Venecio kaj lia geedziĝo kun Johana de Anglio igis lin havi bonan pozicion en eŭropa politiko.

En julio de 1177, li sendis delegacion al la ĉefepiskopo Romualdo de Salerno kaj grafo Roĝero de Andrio subskribi la Traktaton de Venecio kun la imperiestro. Por certigi pacon, li sankciis la geedziĝon de sia onklino Konstanca, filino de Roĝero la 2-a, kun Henriko, filo de Frederiko.

La regado de Vilhelmo estis speciale fekunda pri arto en Sicilio. Inter la projektoj kiujn li efektivigis meritas mencii: la katedralo de la benediktana monaĥejo de Monrealo (farita kun la konsento de papo Lucio la 3-a) kaj la abatejo de Sankta Maria de Maniace (laŭ peto de sia patrino Margareta). Ankaŭ la grandioza konstruado de la palaco Zisa, kiun komencis lia antaŭulo kaj finiĝis sub lia regado.

Kiam li estis mortonta, ne havis rektan idaron, li heredigis sian onklinon Konstanca la 1-a de Sicilio kaj devigis la kavalirojn ĵuri lojalecon, akceptante surprizite la geedziĝon de tiu kun Henriko la 6-a de la Sankta Roma Imperio, filo de Frederiko Barbarosa.

Vilhelmo estas enterigita en maŭzoleo en la Katedralo de Monrealo.