Vilhelmo la 3-a (Saksio)
Vilhelmo la 3-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() portreto de Vilhelmo, fare de Antoni Boys.
| |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Wilhelm III | |||||
Naskiĝo | 30-an de aprilo 1425 en Meißen | ||||
Morto | 17-an de septembro 1482 (57-jaraĝa) en Vajmaro | ||||
Tombo | Vajmaro ![]() | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio ![]() | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Dinastio Wettin vd | ||||
Patro | Frederiko la 1-a de Saksio ![]() | ||||
Patrino | Catherine of Brunswick-Lüneburg (en) ![]() ![]() | ||||
Gefratoj | Henry of Saxony (en) ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() | ||||
Edz(in)o | Catherine von Brandenstein (en) ![]() Anno de Aŭstrio (1446 (Gregoria)–1462) ![]() | ||||
Infanoj | Margareta de Turingio ( ![]() Katharina of Thuringia (en) ![]() ( ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aristokrato ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vilhelmo la 3-a (germane: Wilhelm der Tapfere; naskiĝinta la 30-an de aprilo 1425 en Meißen, mortinta la 17-an de septembro 1482 en Vajmaro) estis germana princo el la dinastio Wettin kaj turingia landgrafo. Estante filo de Frederiko la 1-a (Saksio) li ankaŭ portis la titolon de saksia duko.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Kontraŭe al la frato Frederiko la 2-a, Vilhelmo estas de ŝanceliĝanta humoraro. Li malkonsentis pri kvazaŭ ĉiuj agoj frederikaj. Tamen ambaŭ decidis en marto 1444 monan reformon.[1]
Okaze de la partigkontrakto de Altenburg en 1445, Vilhelmo ricevis la regionojn frankoniajn kaj turingiajn, dume Frederiko estis suverenonta en Meißen kaj - antaŭ ĉio - restis elektisto. Sed novaj kvereloj prilanddividaj kialis por tronsukceda milito (Sächsischer Bruderkrieg) en 1446 kiu nur en januaro 1451, post packontrakto farita en Naumburg) finiĝis. Kverelokaŭzo estas krome post 1456 monerstampado en Colditz fare de de la elektistino kaj bofratino Margareto de Aŭstrio. Protestoj vilhelmaj baldaŭ senefikis. Post la morto frederika eblis depost 1465 (parte kuna) monerstampado en Freiberg, Gotao, Lepsiko, Wittenberg, Zwickau kaj Colditz. La nova groŝo Horngroschen aperinta en la 4.4.1465 Lepsike furoris.[2]
En 1439 Vilhelmo fianĉiĝis kun Anno de Aŭstrio, filino de la germana reĝo Alberto la 2-a. Nupto pompega okazis en junio 1446 en Jena.[3] Per tio Vihelmo intencis heredi potencrajtojn super Luksemburg, Bohemio kaj Hungario. En 1441 Luksemburgo estis okupita de li kion malfaris la trupoj de Filipo la 3-a (Burgonjo). La forpaso de la anna frato Ladislao la 1-a (Bohemio) en 1457 igis Vilhelmon titoli sin duko de Luksemburgo. Sed avidecon sian je regado en Bohemio li devis demetis favore al reĝo Georgo de Podebrado. Lia filino Katerino edzigis la georgan filon Hynek Minsterberský, dum la filino Margareto de Saksio edziniĝis al Johano Cicerono el la Margraflando Brandenburgio. La vilhelma geedzeco kun Anno restis sen vira heredanto; Anno estis arestita je Eckartsberga, kie ŝi mortis en 1462. Poste, Vilhelmo edzinigis en 1463 sian konkubinon Katerino de Brandenstein: por plifortigi tiun nesamklasan nupton li donacis al ties familio i.a. la Kastelon Ranis.
Laŭ la kontrakto de Cheb oni fiksis la landlimon inter Bohemio kaj Saksio. Vilhelmo estis la lasta el la dinastio Wettin sub kiu la landgraflando Turingio memstaris. Pro manko de filoj, liaj posedaĵoj venis en la manojn de la nevoj Ernesto (Saksio) kaj Alberto la Temerara. Liajn luksemburgajn havaĵojn heredis la Habsburgoj. Post la vilhelma forpaso ĉesis monstampato je Gotao.[4] La monfarejo de Vajmaro estis malfermita jam en 1465.
En Jerusalemo li ricevis en la 1461-a jaro la kavalirecon de la Ordeno de la Sankta Tombo.[5] Vihelmo ankaŭ fondis la klostron de la franciskanoj en Vajmaro.

Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Frank-Lothar Kroll (eld.): Die Herrscher Sachsens. Markgrafen, Kurfürsten, Könige 1089–1918. Beck, Munkeno 2004, ISBN 3-406-52206-8
- Thüringer Staatsanzeiger n-ro 11/2008 – ISSN 0939-9135
- Heinrich Theodor Flathe: "Wilhelm III., Markgraf von Meißen" - ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, volumo 43 (1898), p. 124–127
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Gerhard Krug: Die meißnisch-sächsischen Groschen 1338–1500 (1974), p. 88
- ↑ Walther Haupt: Sächsische Münzkunde (1974), p. 84
- ↑ Jonathan Carl Zenker: Historisch-topographisches Taschenbuch von Jena und seiner Umgebung. Friedrich Frommann, Jena 1836, p. 6.
- ↑ Wolfgang Steguweit: Geschichte der Münzstätte Gotha vom 12. bis zum 19. Jahrhundert, Böhlau, Vajmaro 1987, ISBN 3-7400-0050-3, p. 38
- ↑ Johann Georg Kohl (eld.): Pilgerfahrt des Landgrafen Wilhelm des Tapferen von Thüringen zum heiligen Lande im Jahre 1461, Verlag von C.& Ed. Müller, Bremeno 1868; (Guglolibroj)