Villa Carlos Paz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villa Carlos Paz
urbomunicipo
Administrado
Poŝtkodo X5152
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 62 423  (2010) [+]
Loĝdenso 2 344 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 31° 24′ S, 64° 31′ U (mapo)-31.4-64.516666666667Koordinatoj: 31° 24′ S, 64° 31′ U (mapo) [+]
Alto 661 m [+]
Areo 26,63 km² (2 663 ha) [+]
Horzono UTC-03:00 [+]
Villa Carlos Paz (Kordobo)
Villa Carlos Paz (Kordobo)
DEC
Villa Carlos Paz
Villa Carlos Paz
Situo de Villa Carlos Paz
Villa Carlos Paz (Argentino)
Villa Carlos Paz (Argentino)
DEC
Villa Carlos Paz
Villa Carlos Paz
Situo de Villa Carlos Paz

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villa Carlos Paz [+]
vdr
Villa Carlos Paz el la montaro.

Villa Carlos Paz aŭ simple Carlos Paz estas turisma urbo situa nordokcidente de la provinco Córdoba, Argentino, en la regiono Sierras de Córdoba, pli precize ene de la Valo Punija, ĉe la lagobaraĵo San Roque. Estas la turisma centro plej grava de la provinco Córdoba kaj unu el plej gravaj de la lando. La urbo estas rekonita kiel unu el plej elektitaj somerejoj por familiaj ferioj (januare kaj februare) dum dum la cetero de la jaro estas allogo por studentoj kaj emerituloj de la tuta lando. Krome Carlos Paz troviĝas ĉe la provinca ĉefurbo kaj de aliaj urboj de granda turisma gravo kiaj Cosquín, Alta Gracia, Tanti, Icho Cruz, Mayu Sumaj kaj Cuesta Blanca, inter aliaj.[1]

Laŭ la lasta Nacia Censo de 2010, la urbo havas 62.423 loĝantojn, kio metas ĝin kiel la kvara de la provinco sen enkalkuli la loĝantojn de najbaraj lokoj (post Córdoba, Río Cuarto kaj Villa María).[2]

La ĉefa ekonomia fonto de Carlos Paz baziĝas sur la turismo, vidata en granda propono de varoj kaj servoj, ĉefe hotelaj kaj kuirartaj. La urbo rekomendindas pro agrabla montara klimato kaj allogaj pejzaĝoj, krom la diversaj banlokoj kaj la Baraĵlago San Roque.

La kukola horloĝo, la aeroseĝo, la monteto La Cruz, la teatroj, la aŭtokonkurenco, la kasinoj kaj kelkaj noktaj dancejoj iĝis simboloj de la urbo rekonataj je nacia nivelo.[3]

Kvartaloj[redakti | redakti fonton]

  • Altos de Las Vertientes
  • Altos de San Pedro
  • Becciú
  • Carlos Paz Sierras
  • Centro
  • Centro de Inquilinos
  • Colinas
  • Costa Azul
  • Cu-cú
  • D. F. Sarmiento
  • El Canal
  • El Fantasio
  • Gral. Belgrano
  • José Muñoz
  • La Cuesta
  • La Quinta 1º Sección
  • La Quinta 2º Sección
  • La Quinta 3º Sección
  • La Quinta 4º Sección
  • Las 400 viviendas
  • Las Malvinas
  • Las Rosas
  • Los Algarrobos
  • Los Eucaliptus
  • Los Manantiales
  • Miguel Muñóz "A"
  • Miguel Muñóz "B"
  • Playas de Oro
  • Santa Rita
  • Sol y Lago
  • Sol y Río
  • Solares de las Ensenadas
  • Villa del Lago
  • Villa del Río
  • Villa Domínguez
  • Villa Independencia

[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]