Villacastín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villacastín
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40150
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 530  (2023) [+]
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 47′ N, 4° 25′ U (mapo)40.780555555556-4.4136111111111Koordinatoj: 40° 47′ N, 4° 25′ U (mapo) [+]
Alto 1 099 m [+]
Areo 109 km² (10 900 ha) [+]
Villacastín (Provinco Segovio)
Villacastín (Provinco Segovio)
DEC
Villacastín
Villacastín
Situo de Villacastín
Villacastín (Hispanio)
Villacastín (Hispanio)
DEC
Villacastín
Villacastín
Situo de Villacastín

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villacastín [+]
vdr

Villacastín [biljakasTIN] estas municipo en la sudo de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Partido Judicial de Santa María la Real de Nieva. La loknomo Villacastín estas etinologie komprenebla kiel Urbo de Kastelo aŭ de Kastilio.

Villacastín en la provinco Segovio.
Preĝejo de Sankta Sebastiano.
Romanika baptujo.
Familia blazono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 109,57 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 491 loĝantojn. Ĝi ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, pro sia karaktero de komarka centro.

Ĝi distas 36 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Muñopedro, Marugán, Monterrubio, Maello (Ávila), Santa María del Cubillo (Ávila), Ituero y Lama, Navas de San Antonio, Las Navas del Marqués (Ávila) kaj Navas de San Antonio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni trovis restaĵojn de prahistorio kaj kuŝejo de iama setlejo okupita ĝis visigota epoko.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la Comunidad de Ciudad y Tierra de Segovia, ene de la Sexmo de San Martín. Dekomence la strategia loko faris, ke Villacastín ludis gravan rolon en la procezo de konkero de sudaj teritorioj el islamanoj. Sekve ĝi iĝis grava centro, unu el la plej loĝataj lokoj de la provinco, absorbinte loĝantojn el proksimeco kaj plej altrangajn gravulojn, rivalo de Segovio mem kaj ĉefa sidejo de la kastilia organizo de brutobredistoj Mesta. Pro la rivaleco kun Segovio, kiu apogis la ribelan flankon dum la Milito de Komunumoj de Kastilio, Villacastín apogis la imperian partion.

En la 16-a jarcento Villacastín iĝis unu el la plej gravaj industriaj centroj de produktado de lano kaj fromaĝo.

Dum la 17-a jarcento multaj lokaj nobeloj iĝis gravuloj en la kortego de Madrido kaj inter la regantoj de Venezuelo. De tiu epoko datas multaj monumentoj de la urbo.

Dum la Milito de hispana sukcedo la aŭstri-flanka armeo atakis la franc-flankan armeon ĉe la urbo, kiu iĝis rabita kaj malriĉigita. Pro tio kaj aliaj krizaj tialoj, la urbo absolute dekadencis dum la 18-a jarcento.

Villacastín reludis gravan rolon dum la Hispana Milito de Sendependigo (Napoleono alproksimiĝis) kaj dum la Hispana Enlanda Milito kiam ĝi estis trifoje konkerita de unue frankistoj, poste respublikanoj kaj finfine frankistoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj, viandoproduktado) kaj konstruado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kultura kaj rura turismo kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo de Sankta Sebastiano, palacoj, blazondomoj, ponto, ermitejoj, monaĥejoj ktp.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]