Villach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono
Pozicio de Villach en Aŭstrio

Villach [FIlaĉ] urbo en la aŭstria federacia lando Karintio, ĉirkaŭata de la banlokoj: Ossiacher See, Magdalenasee, Leonharder See, Vassacher See.

En la centro de la Karintia Lago- kaj Montoregiono, je la kruciĝpunkto de internaciaj trafiklinioj, ĉe Drau (Dravo), la ĉefrivero de Karintio, situas la Kurac- kaj kongresurbo Villach kun la Termofonto-Kuracbanejo Villach (germane Warmbad Villach). Okcidente de la termobanejo leviĝas la giganta montomasivo de la Villacher Alpe (Filaĥer Alpe).

Multnombraj historiaj vidindaĵoj memorigas la varioplenan pasintecon de la urbo, kiu jam en la antikva tempo havis apartan signifon kiu grava "pont-loko". De la jaro 1007 ĝis 1759 la urbo apartenis al la Monaĥejo Bamberg.

Vidindaĵoj