Muelas del Pan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Villaflor (Zamora))
Muelas del Pan
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49167
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 590  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 31′ N, 5° 58′ U (mapo)41.521213888889-5.9672722222222Koordinatoj: 41° 31′ N, 5° 58′ U (mapo) [+]
Alto 772 m [+]
Areo 72,61 km² (7 261 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Muelas del Pan (Provinco Zamoro)
Muelas del Pan (Provinco Zamoro)
DEC
Muelas del Pan
Muelas del Pan
Situo de Muelas del Pan
Muelas del Pan (Hispanio)
Muelas del Pan (Hispanio)
DEC
Muelas del Pan
Muelas del Pan
Situo de Muelas del Pan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Muelas del Pan [+]
vdr

Muelas del Pan [MŬElas delPAN] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra del Pan, en la centro de la provinco. Muelas del Pan estas etimologie tradukebla al Muelejoj de la Pano, el kio Pano alude al la komarkonomo.

Municipoj de la komarko Tierra de Alba en la centro de la provinco Zamoro.
Villaflor.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Muelas del Pan (ĉefurbo), Cerezal de Aliste, Ricobayo, Salto del Esla (kvartalo) kaj Villaflor, okupas totalan areon de 72,61 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 607 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 800 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 22 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.

Estas atestaĵoj de prahistoria kaj romia loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Plej fruaj mencioj estas de 1168, 1175. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, vinkeloj, historia heredo, piedirado) kun industrio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]