Villafranca de la Sierra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villafranca de la Sierra
VILLAFRANCA 10.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05571 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 143  (2022) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 30′ N, 5° 14′ U (mapo)40.4984796-5.2313259Koordinatoj: 40° 30′ N, 5° 14′ U (mapo) [+]
Alto 1 111 m [+]
Areo 39 km² (3 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Villafranca de la Sierra
Situo de Villafranca de la Sierra

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Villafranca de la Sierra [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Villafranca de la Sierra [biljaFRANka delaSJEra] estas municipo en la centro-sudokcidento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de El Barco de Ávila-Piedrahíta kaj al la jurisdikcia teritorio de Piedrahíta, en la sudokcidento de la provinco. La loknomo Villafranca de la Sierra estas komprenebla etimologie kiel Libera Urbo de la Montaro.

Villafranca de la Sierra en la provinco Avilo.
Aŭtune.
Ponto post inundo de 1999.
Altmontara vegetaĵaro; ekfluejo de la rivero Corneja.
Meza fluejo de la rivero Corneja ĉe La Ribera. Ĉerivera arbaro.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de loĝlokoj Villafranca de la Sierra kaj La Ribera. Ĝi okupas totalan areon de 39,8 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 141 loĝantojn. Ĝi perdis 900 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 56 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Bonilla de la Sierra, Casas del Puerto, San Miguel de Corneja, Navaescurial, Navacepedilla de Corneja, Villatoro, San Martín de la Vega del Alberche, Garganta del Villar kaj Cepeda la Mora. La altitudo de la municipa teritorio gamas inter 2 294 m (Cerro del Santo; La Serrota) kaj plej malalto de 1 040 m (rivero Corneja; en la jurisdikcia limo kun Bonilla de la Sierra). La rivero Corneja naskiĝas ene de la teritorio kaj trafluas ĝin laŭ direkto nordoriente-sudokcidenten paralele al la Sierra de Villafranca, formante la valon Valdecorneja ĝis sia enfluo en la riveron Tormes. Pli ol duono de la teritorio estas medie protektita, formante parton de LIC Natura Loko de Sierras de la Paramera y Serrota.

La flaŭro hegemonias genistoj, citisoj, kverkoj, ulmoj, poploj, fraksenoj, salikoj, cistoj, pinoj ktp. En faŭno estis registritaj multaj birdospecioj, inter kiuj menciindas rabobirdoj, pecedoj, koraciformaj ktp. Estas enkondukitaj kapreoloj, aproj, vulpoj kaj multaj aliaj mamuloj kaj aliaj bestospecoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. Estis senjorlando jam el la 12-a jarcento kaj poste kastelo. En la 14-a jarcento ĝi apartenis al la familio Dávila (de Avilo), en la 17-a al la familio Benavides. Tiam la Senjorlando de Villafranca enhavis sian aktualan teritorion plus la totalon de Navacepedilla de Corneja, Garganta de los Hornos kaj parton de Casas del Puerto.

La preĝejo estas de la 15-a jarcento kaj ermitejo kun retablo de 1754; estis aliaj ermitejoj, nun malaperintaj. La Alhóndiga, de la 16-a jarcento, estis grenstokejo, kaj poste teatro, dancejo kaj distrejo; nun estas kultura centro. En la 15-a jarcento estis grava juda komunumo rilata al komerco de lano kaj tekstila industrio (56 familioj en 1479).

La 1an de Septembro 1999 forta inundo damaĝis centojn da jarcentaj arboj kaj historia heredo de muelejoj; estas registroj ankaŭ de alia damaĝa inundo de 12a de Julio 1701. Ekde la unuaj demokratiaj elektoj en 1979, la urbestro estis ĉiam de dekstraj partioj.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, fazeoloj, fruktoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj kelkaj ĉevaloj), tekstila industrio kaj rilata komercado kaj aparta menciindeco de transmigraj falĉistoj kaj brutobredistoj. Ekde 2011 oni establis enorman bredejon de anseroj en libera tenado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia her.edo, piedirado, festoj). Vizitindas la placo, la domo de pentristo Benjamín Palencia, muelejoj, ĉefe tiu de "tío Alberto" nun etnografia muzeo, kabano Chozo Blanco ktp.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]