Villafranca del Campo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villafranca del Campo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44394
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 302  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 42′ N, 1° 21′ U (mapo)40.6942395-1.3460063Koordinatoj: 40° 42′ N, 1° 21′ U (mapo) [+]
Alto 956 m [+]
Areo 66,544892 km² ( 665 4.4 892 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villafranca del Campo (Provinco Teruelo)
Villafranca del Campo (Provinco Teruelo)
DEC
Villafranca del Campo
Villafranca del Campo
Situo de Villafranca del Campo
Villafranca del Campo (Hispanio)
Villafranca del Campo (Hispanio)
DEC
Villafranca del Campo
Villafranca del Campo
Situo de Villafranca del Campo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villafranca del Campo [+]
vdr

Villafranca del Campo [biljaFRANka delKAMpo] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la nordokcidenta komarko Jiloca [ĥiLOka], kies komarka ĉefurbo estas Calamocha. La loknomo Villafranca del Campo estas etimologie komprenebla kiel "Libera Vilaĝo de la Kamparo".

Elstaras la preĝejo de Sankta Joĥano Baptisto kiun oni ekkonstruis en 1731, kaj estas unu el plej gravaj barokaj konstruaĵoj kun mudeĥara turo de la komarko.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 50 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. Ĝi estas atingebla ĉefa laŭ la aŭtoŝoseo A-23 kaj la nacia ŝoseo N-234, sude de Calamocha, Fuentes Claras, Caminreal, Torrijo del Campo kaj Monreal del Campo kaj norde de Singra. La urba kerno estas sur 959 msm.

Nordokcidente: Ojos Negros Norde: Monreal del Campo Nordoriente: Bueña
Okcidente: Peracense kaj Villar del Salz Oriente: Bueña
Sudokcidente: Peracense Sude: Singra kaj Alba Sudoriente: Singra

Historio[redakti | redakti fonton]

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema. En 1248 ĝi sendependiĝis disde Daroca.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Villafranca del Campo oni perdis ĉirkaŭ 100 loĝantoj en la laslaj tri jardekoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio estis agrikulturo (iam safrano, jam ĉefe cerealoj), forstado, kaj brutobredado. Nune rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo, ermitejoj, blazondomoj, piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]