Villalán de Campos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villalán de Campos
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 47675
Demografio
Loĝantaro 31  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 1′ N, 5° 14′ U (mapo)42.013888888889-5.2366666666667Koordinatoj: 42° 1′ N, 5° 14′ U (mapo) [+]
Alto 754 m [+]
Areo 18,45 km² (1 845 ha) [+]
Villalán de Campos (Provinco Valadolido)
Villalán de Campos (Provinco Valadolido)
DEC
Villalán de Campos
Villalán de Campos
Situo de Villalán de Campos
Villalán de Campos (Hispanio)
Villalán de Campos (Hispanio)
DEC
Villalán de Campos
Villalán de Campos
Situo de Villalán de Campos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villalán de Campos [+]
vdr

Villalán de Campos [biljaLAN deKAMpos] estas municipo en la nordo de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos en la nordo de la provinco. Villalán de Campos estas etimologie komprenebla kiel Vilaĝo de Kampoj, Vilaĝo de EgilaVilaĝo de Alanoj.

Villalán de Campos en la provinco Valadolido.
La Tierra de Campos de la provinco Valadolido, viole, norde.
Brajla murartaĵo.
Murpentraĵo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Villalán de Campos kaj Pajares de Campos, okupas totalan areon de 18,45 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 35 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn el la 1950-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 69 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Villavicencio de los Caballeros, Ceinos de Campos, Aguilar de Campos kaj Bolaños de Campos. La municipo estas trapasata de la rivero Navajos, konata ankaŭ kiel Bustillo aŭ Ahogaborricos, alfluanto de Valderaduey.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. Plej frua mencio de Villalán estis (Villa Egilani) de la 11-a jarcento. Temas fundamente pri dokumentoj de donaco aŭ interŝanĝo de havaĵoj inter individuoj kaj la monaĥoj de la monaĥejo de Sankta Fakundo (Sahagún). La toponimo "Villalán" estis konsiderita de fakuloj kiel Ramón Menéndez Pidal kiel restaĵo de la kultura influo de la ĝermanaj alvenintaj popoloj (Alanoj) post la romia epoko. Aktuale tamen la loknomo estas konsiderata kiel komponaĵo de Villa + nomo de la posedanto de la tereno, kio estas la plej ofta strukturo en las loĝlokoj de la zono de Tierra de Campos. Tiel "Villa Egilani" estus la "Villa de Egila"​ kio kongruus kun la ekzisto en la zono en la 10-a jarcento de iu Egila, dokumentita en la transigoj de terenoj, proksime al la aktuala Aguilar de Campos.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitinda vidindaĵo la preĝejo kaj krome estas lastempaj montroj de moderna arto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]