Villalba de Rioja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villalba de Rioja
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26292
Demografio
Loĝantaro 169  (2023) [+]
Loĝdenso 19 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 37′ N, 2° 53′ U (mapo)42.608888888889-2.8877777777778Koordinatoj: 42° 37′ N, 2° 53′ U (mapo) [+]
Alto 566 m [+]
Areo 9 km² ( 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villalba de Rioja (Provinco Rioĥo)
Villalba de Rioja (Provinco Rioĥo)
DEC
Villalba de Rioja
Villalba de Rioja
Situo de Villalba de Rioja
Villalba de Rioja (Hispanio)
Villalba de Rioja (Hispanio)
DEC
Villalba de Rioja
Villalba de Rioja
Situo de Villalba de Rioja

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villalba de Rioja [+]
vdr

Villalba de Rioja [biLJALba deRJOĥa] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordokcidenta Komarko de Haro.[1]

La malgranda municipa teritorio de Villalba de Rioja.

Ĝi estas sur la suda deklivaro de la montoj Obarenes. Limas kun la provincoj Alavo kaj Burgoso. Distas de Haro 5 km laŭ la ŝoseo LR-401 kaj estas tre proksima de Miranda de Ebro, je nur malmultaj kilometroj laŭ montara vojo. Tra la municipo trafluas la rojo Esperamalo alfluanto de la rivero Ebro.

Ermitejo de Villalba de Rioja.
Pilorio de Villalba de Rioja.

Pri etimologio menciindas la deveno de la loknomo Villalba. Ĝi estas kun signifo “blanka vilaĝo”.

La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento. Kuriozaĵo estas ke la sama urbestro, nome Alfredo Fernández Martínez, plenumis la postenon dum kvardek jaroj, nome ekde 1979 (unua demokratia konsilantaro) ĝis 2019, en tri laŭvice dekstraj partioj.

Nuna ekonomio ege dependas de industrio de vinproduktado.

Vizitindaĵoj estas preĝejo kaj ermitejoj, du palacoj, pilorio, ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abad León, Felipe (2003). «XXVII. De los llanos de Valpierre a la hoz de Foncea». En Colegio Oficial de Ingenieros Técnicos Industriales de La Rioja, eld. Otras veinte rutas por la Rioja. Gráficas Ochoa SA. p. 133. ISBN 84-7359-551-3.