Villalcón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villalcón
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 34347
Demografio
Loĝantaro 53  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 18′ N, 4° 51′ U (mapo)42.293055555556-4.855Koordinatoj: 42° 18′ N, 4° 51′ U (mapo) [+]
Alto 815 m [+]
Areo 26,32 km² (2 632 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Villalcón (Provinco Palencio)
Villalcón (Provinco Palencio)
DEC
Villalcón
Villalcón
Situo de Villalcón
Villalcón (Hispanio)
Villalcón (Hispanio)
DEC
Villalcón
Villalcón
Situo de Villalcón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villalcón [+]
vdr

Villalcón [biljalKON] estas municipo en la centrokcidento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Strato al la preĝejo kaj sonorilturo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 26,32 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 61 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 470 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 45 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La municipa teritorio estas inter la loĝlokoj Villada kaj Cervatos de la Cueza, ĉe unu de la brakoj de Cuezas, nome la rivero Valdeginate. Ĝi limas kun Arroyo, Valenceja, Pozo de Urama, San Román de la Cuba, ĉe la Jakoba Vojo, kaj Abastillas.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi estis citita de Sebastián Miñano komence de la 19-a jarcento kiel parto de la senjorlando de Carrión, en la episkopo de Leono, kun 243 loĝantoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, luzerno kaj sunfloroj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo de Sankta Maria de la Kastelo, kolombejoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]