Villalube

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villalube
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49539
Demografio
Loĝantaro 153  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 37′ N, 5° 33′ U (mapo)41.610555555556-5.5455555555556Koordinatoj: 41° 37′ N, 5° 33′ U (mapo) [+]
Alto 730 m [+]
Areo 40,09 km² (4 009 ha) [+]
Villalube (Provinco Zamoro)
Villalube (Provinco Zamoro)
DEC
Villalube
Villalube
Situo de Villalube
Villalube (Hispanio)
Villalube (Hispanio)
DEC
Villalube
Villalube
Situo de Villalube

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villalube [+]
vdr

Villalube [biljaLUbe] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Alfoz de Toro en la centra oriento de la provinco. Villalube estas tradukebla popoletimologie al Vilaĝo de lupoj. Du lupoj videblas en la maldekstra duono de la blazono.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 40,09 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 161 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 700 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 23 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj je 33 km de Toro. Ĝi limas kun Aspariegos, Pobladura de Valderaduey, Malva, Benegiles, Gallegos del Pan, Fuentesecas, Matilla la Seca, Algodre, Coreses, Fresno de la Ribera kaj Toro.

La setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis (kolombejoj, vinkeloj ktp.).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]