Carracedelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Villamartín de la Abadía)
Carracedelo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24549
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 431  (2023) [+]
Loĝdenso 106 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 33′ N, 6° 44′ U (mapo)42.554722222222-6.7338888888889Koordinatoj: 42° 33′ N, 6° 44′ U (mapo) [+]
Alto 455 m [+]
Areo 32,43 km² (3 243 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Carracedelo (Provinco Leono)
Carracedelo (Provinco Leono)
DEC
Carracedelo
Carracedelo
Situo de Carracedelo
Carracedelo (Hispanio)
Carracedelo (Hispanio)
DEC
Carracedelo
Carracedelo
Situo de Carracedelo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Carracedelo [+]
vdr

Carracedelo [karazeDElo] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko El Bierzo, en la okcidento de la provinco. Temas pri areo kie oni parolas la hispanan, la leonan kaj ĉefe la galegan. En la municipa teritorio, nome en la vilaĝo Carracedo del Monasterio estas la Reĝa Palaco kaj Monaĥejo de Santa María de Carracedo.

Komarkoj de la provinco Leono; El Bierzo plej okcidente, oranĝece.
Antaŭromia fortikaĵo Castro Ventosa.
Nova loĝloko Posada del Bierzo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Carracedelo, Carracedo del Monasterio, Posada del Bierzo, Villadepalos, Villamartín de la Abadía kaj Villaverde de la Abadía, okupas totalan areon de 32,32 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 3 403 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 800 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 129 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Toral de los Vados, Cacabelos, Camponaraya, Ponferrada, Carucedo kaj Borrenes.

Estas atestaĵoj de antaŭromia kaj romia loĝado rilata al la orminado; en Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. Plej frua mencio estas de la jaro 957. Ĉirkaŭ la jaro 990 oni fondis la Monaĥejon de Santa María de Carracedo kaj en 997 la Monaĥejon de San Salvador restaŭrita en 1138. Ekde la mezo de la 19-a jarcento, la monaĥejoj ruiniĝis. En la jaroj tuj post la Hispana Enlanda Milito la tuta areo de El Bierzo estis rifuĝejo de kontraŭfrankisma gerilo kaj tial okazis oftaj konfliktoj de policaj civilgvardianoj kontraŭ gerilanoj kaj apogantoj. Ĉirkaŭ la 1960-aj jaroj oni konstruis la Akvobaraĵon de Bárcena kiu inundis la domaron de Posada del Río, por kies loĝantoj oni kreis novan loĝlokon, nome Posada del Bierzo.

Tradiciaj enspezofontoj estas de agrikulturo (ĉefe fruktoj). Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, preĝejoj, monaĥejoj, piedirado).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]