Santa Elena de Jamuz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Villanueva de Jamuz)
Santa Elena de Jamuz
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24762
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 038  (2023) [+]
Loĝdenso 17 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 16′ N, 5° 53′ U (mapo)42.26-5.8866666666667Koordinatoj: 42° 16′ N, 5° 53′ U (mapo) [+]
Alto 770 m [+]
Areo 62,34 km² (6 234 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Santa Elena de Jamuz (Provinco Leono)
Santa Elena de Jamuz (Provinco Leono)
DEC
Santa Elena de Jamuz
Santa Elena de Jamuz
Situo de Santa Elena de Jamuz
Santa Elena de Jamuz (Hispanio)
Santa Elena de Jamuz (Hispanio)
DEC
Santa Elena de Jamuz
Santa Elena de Jamuz
Situo de Santa Elena de Jamuz

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santa Elena de Jamuz [+]
vdr

Santa Elena de Jamuz [santaeLEna deĥaMUZ] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de La Bañeza (Tero Banjeza), en la suda centro de la provinco ĉe la rivero Jamuz.

Komarkoj de la provinco Leono; La Bañeza sude, centre, violkolora.
Preĝejo.
Ceramiko el Jiménez de Jamuz.
Preĝejo de Villanueva de Jamuz.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Jiménez de Jamuz, Santa Elena de Jamuz kaj Villanueva de Jamuz, okupas totalan areon de 62,34 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 029 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 700 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 69 km de Leono, provinca ĉefurbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado rilate al monaĥejo. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste suferis pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. Dum jarcentoj estis orminado en apudaj areoj.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (legomoj, cerealo, terpomoj, beto) kaj brutobredado (bovoj). Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado) krom tradicia industrio de ceramiko (pri kio estas simbolo en la supra dekstra kvarono de la blazono) kaj gastejoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]