Villanueva de la Jara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Villanueva de la Jara
Ayuntamientojara.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16230 [+]
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Mercedes Herreras Fogarty (PP)
Demografio
Loĝantaro 2 304  (2018) [+]
Loĝdenso 15 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 26′ N, 1° 57′ U39.4399258-1.9535483Koordinatoj: 39° 26′ N, 1° 57′ U [+]
Alto 807 m [+]
Areo 156 km² (15 600 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Villanueva de la Jara
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Villanueva de la Jara [+]
v  d  r
Information icon.svg
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio

Villanueva de la Jara [bijaNUEba de la ĤAra] (Nova urbo de la cisto) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas jareños. La censita loĝantaro en 2016 estis de 2,269 loĝantoj kaj la denseco estas de 14,54 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Villanueva de la Jara estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kvenka Manĉeto en la sudorienta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 807 m; je 85 km el Kvenko, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 156 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°26′24″N 1°57′13″Ok.

Historio[redakti | redakti fonton]

Urbodomo de Villanueva de la Jara.
Pilorio.

Antikveco[redakti | redakti fonton]

La plej antikvaj restaĵoj konataj en Villanueva de la Jara estis trovitaj en la Cerro del Cuco (Monteto de la Kukolo). Tiuj restaĵoj datas el la Bronzepoko. Aktuale ili troviĝas eksponitaj en la provinca muzeo en Cuenca.

En la romia epoko, la loko estis sub la influo de la triangulo formita de la urboj Tarazona, Tresjuncos kaj Valeria. Post tio, la klopodo por la dominado de la teritorio ebligis la setladon ĉe la rivero Valdemembra almohadoj, moriskoj kaj poste kristanoj, reaulto de reloĝado kiu en tiu zono ekas meze de la 12a jarcento.

Mezepoko kaj moderna epoko[redakti | redakti fonton]

Post la araba dominado la reĝo de Kastilio, Alfonso la 8-a, rekonkeri la urbon Cuenca en 1178, kaj ankaŭ oni rekonkeris la vilaĝojn Alarcón kaj Iniesta en 1184, kaj oni establis la Foruon de Cuenca por favori la reloĝadon de tiu teritorio. Dum tiu epoko, loĝantoj de Alarcón veturis 4 leŭgojn sude kaj fondis la vilaĝon, dekomence kiel domaro dependa el Alarcón kaj regitad sub jurisdikcio de la Senjorlando de Villena kaj de la Reĝlando Kastilio.

La municipo posedas la titolon de Villa (urbeto) el la 8a de julio 1476, kaj akiris la sendependon disde Alarcón pro la helpo donita al la reĝino Izabela la 1-a dum la Milito de Kastilia Sukcedo, en kiu Diego López Pacheco, Markiso de Villena kaj senjoro de Alarcón, luktis favore de la alia kandidatino al la trono de Kastilio, nome Juana la Beltraneja. Dekomence ĝia municipa teritorio limis kun la teritorioj de Alarcón, Iniesta kaj Jorquera kaj integris vilaĝojn kiaj: Quintanar del Rey, Tarazona de la Mancha, Casasimarro, Villagarcía del LLano, Madrigueras aŭ Villalgordo de Júcar.

En la Milito de sukcedo la trupoj de la Arkiduko Karolo konkeris la urbon, rabadis kaj incendiis ĝin.

Villanueva de la Jara havis el la 19a jarcento signifan gravon ekzmeple pro la starigo de Colegio de Latinidad (unua altlernejo en la provinco Cuenca).

20a jarcento[redakti | redakti fonton]

En la Enlanda Milito tiu urbeto estis unu el la bazoj de la Respublika Armeo kaj de la Internaciaj Brigadoj. En Villanueva de la Jara estis ekzemple George Orwell, Willy Brandt kaj Josip Broz Tito inter multaj aliaj, kadre de la Internaciaj Brigadoj. En la ĉeurbo ankoraŭ troviĝas bunkroj el kio iam estis flughaveno en milittempo.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro ankoraŭ kreskiĝis ĝis pinto de ĉirkaŭ 3,600 sed post la 1950-aj jaroj falis el tiu pinto laŭ longe de la dua duono de la 20a jarcento al nur iom pli ol 2,000 loĝantoj en 2016, tio estis oni perdis pli ol 1,500 loĝantoj pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp., sed ĉefe pro politika forgeso de la areo. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Villanueva de la Jara, sed poste okazis elmigrado ĉefe al urboj kiaj Barcelono, Valencio aŭ Madrido, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Villanueva de la Jara kie oni falis al la nunaj 2,000.

Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis foje dekstrulo foje maldekstrulo (PSOE) kaj nun Mercedes Herreras Fogarty de la dekstra partio PP.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]