Villaquilambre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Villanueva del Árbol)
Villaquilambre
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24193
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 18 765  (2023) [+]
Loĝdenso 356 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 39′ N, 5° 34′ U (mapo)42.646111111111-5.5586111111111Koordinatoj: 42° 39′ N, 5° 34′ U (mapo) [+]
Alto 887 m [+]
Areo 52,69 km² (5 269 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villaquilambre (Provinco Leono)
Villaquilambre (Provinco Leono)
DEC
Villaquilambre
Villaquilambre
Situo de Villaquilambre
Villaquilambre (Hispanio)
Villaquilambre (Hispanio)
DEC
Villaquilambre
Villaquilambre
Situo de Villaquilambre

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villaquilambre [+]
vdr

Villaquilambre [biljakiLAMbre] estas municipo en la oriento de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de León, en la centroriento de la provinco kaj al la metropola areo de la provinca ĉefurbo.

Komarkoj de la provinco Leono; Tierra de León centroriente, flave.
Preĝejo de Sankta Mikaelo en Navatejera.
Preĝejo de Sankta Felikso.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Canaleja, Castrillino, Navatejera, Robledo de Torío, Villamoros de las Regueras, Villanueva del Árbol, Villaobispo, Villaquilambre, Villarrodrigo kaj Villasinta de Torío, okupas totalan areon de 52,69 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 18 597 loĝantojn. Ĝi ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento, sed male akiris 16 000 loĝantojn pro sia apudeco al la provinca ĉefurbo. Ĝi distas 5 km de la urbocentro Leono, provinca ĉefurbo, sed estas tute apude en kelkaj areoj.

Villaquilambre estas ĉe la metropola areo (alfoz) de Leono, separata el tiu per orienta vojo nomita Ronda Este. Kelkaj el ĝisj loĝlokoj formas unusolan urban areon kun Leono, sen eblo konstati la limon. Tio evidentas ĉe Navatejera, norde de la ĉefurbo, kaj ĉe Villaobispo de las Regueras, separata de la Universitata Kampuso de Leono pere de la menciita Ronda Este. La ĉefurbo Villaquilambre formas tuton norde kun Navatejera. Laŭ popolnombrado, Villaquilambre estas la tria municipo de la alfoz de Leono, malantaŭ Leono kaj San Andrés del Rabanedo, kaj la kvara en la provinco malantaŭ la menciitaj kaj Ponferado. Tra la municipa teritorio fluas Torío, rivero kiu kunfluas, jam en Leono, kun Bernesga.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de romia loĝado kaj en Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado. Lastatempe servoj de dormurbo, industrio, kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]