Villares de la Reina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villares de la Reina
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37184
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 576  (2023) [+]
Loĝdenso 304 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 0′ N, 5° 38′ U (mapo)41.002777777778-5.6333333333333Koordinatoj: 41° 0′ N, 5° 38′ U (mapo) [+]
Alto 813 m [+]
Areo 21,62 km² (2 162 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villares de la Reina (Provinco Salamanko)
Villares de la Reina (Provinco Salamanko)
DEC
Villares de la Reina
Villares de la Reina
Situo de Villares de la Reina
Villares de la Reina (Hispanio)
Villares de la Reina (Hispanio)
DEC
Villares de la Reina
Villares de la Reina
Situo de Villares de la Reina

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villares de la Reina [+]
vdr

Villares de la Reina estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco. Villares de la Reina estas tradukebla etimologie al Vilaĝoj de la Reĝino alude al Berengela edzino de la reĝo Alfonso la 9-a kiu portempe loĝis en bieno nune nomata "Los Palacios" (La Palacoj).

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Aldeaseca de la Armuña, Polígono Los Villares, Villares de la Reina, Fuente Serrana, El Helmántico, Urbanización La Mina, Urbanización El Viso kaj Urbanización Las Bizarricas, okupas totalan areon de 21,81 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 6 256 loĝantojn. Ĝi akiris 5 000 loĝantojn ekde la 1990-aj jaroj pro la proksimeco al la provinca ĉefurbo kaj konvertiĝo en dormurbo.

Limas kun loĝlokoj Castellanos de Villiquera, Monterrubio de Armuña, San Cristóbal de la Cuesta, Villamayor, Castellanos de Moriscos, Salamanca kaj Cabrerizos. Ĝi distas nur 5 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis en la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe dekadencis. Lastatempe rura turismo ekgravis, sed ĉefe servoj kiel dormurbo.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]