Palacios del Sil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Villarino del Sil)
Palacios del Sil
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24495
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 867  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 53′ N, 6° 26′ U (mapo)42.876388888889-6.4327777777778Koordinatoj: 42° 53′ N, 6° 26′ U (mapo) [+]
Alto 864 m [+]
Areo 181,41 km² (18 141 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Palacios del Sil (Provinco Leono)
Palacios del Sil (Provinco Leono)
DEC
Palacios del Sil
Palacios del Sil
Situo de Palacios del Sil
Palacios del Sil (Hispanio)
Palacios del Sil (Hispanio)
DEC
Palacios del Sil
Palacios del Sil
Situo de Palacios del Sil

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Palacios del Sil [+]
vdr

Palacios del Sil [paLAzjos delSIL] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko El Bierzo, en la okcidento de la provinco. ĝi estas foje atribuita al alia komarko, nome Montaña de Luna. Temas pri areo kie oni parolas la hispanan kaj la leonan. Palacios del Sil estas komprenebla etimologie kiel Palacoj de la rivero Sil.

Komarkoj de la provinco Leono; El Bierzo plej okcidente, oranĝece.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Corbón del Sil, Cuevas del Sil, Matalavilla, Mataotero, Palacios del Sil, Salientes, Susañe del Sil, Tejedo del Sil, Valdeprado, Valseco kaj Villarino del Sil, okupas totalan areon de 181,40 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 912 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 2 000 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 124 km de Leono, provinca ĉefurbo, tra Villablino, kaj 141 km tra Ponferrada, de kiu ĝi distas 49 km.

Estas atestaĵoj de antaŭromia kaj romia loĝado rilata al la orminado; en Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. En la jaroj tuj post la Hispana Enlanda Milito la tuta areo de El Bierzo estis rifuĝejo de kontraŭfrankisma gerilo kaj tial okazis oftaj konfliktoj de policaj civilgvardianoj kontraŭ gerilanoj kaj apogantoj.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo, brutobredado kaj minado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]