Villarmentero de Campos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villarmentero de Campos
StMartinVillarmentero02.JPG
Administrado
Poŝtkodo 34447 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 19  (2022) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 18′ N, 4° 30′ U (mapo)42.297222222222-4.5Koordinatoj: 42° 18′ N, 4° 30′ U (mapo) [+]
Alto 831 m [+]
Areo 8 km² ( 800 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Villarmentero de Campos
Situo de Villarmentero de Campos

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Villarmentero de Campos [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Villarmentero de Campos [biljarmenTEro deKAMpos] estas municipo en la sudokcidento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 7,68 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 18 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 200 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 40 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

Ĝi estas mezvoje inter Frómista kaj Carrión de los Condes, trapasata per la franca sektoro de la Jakoba Vojo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo de Sankta Marteno, kun bela mudeĥara kasonaro ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]