Villarrín de Campos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villarrín de Campos
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49137
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 397  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 48′ N, 5° 38′ U (mapo)41.796111111111-5.64Koordinatoj: 41° 48′ N, 5° 38′ U (mapo) [+]
Alto 682 m [+]
Areo 50,09 km² (5 009 ha) [+]
Villarrín de Campos (Provinco Zamoro)
Villarrín de Campos (Provinco Zamoro)
DEC
Villarrín de Campos
Villarrín de Campos
Situo de Villarrín de Campos
Villarrín de Campos (Hispanio)
Villarrín de Campos (Hispanio)
DEC
Villarrín de Campos
Villarrín de Campos
Situo de Villarrín de Campos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villarrín de Campos [+]
vdr

Villarrín de Campos [biljaRIN deKAMpos] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos, en plej nordoriento de la provinco, angule kun la Provincoj Leono kaj Valadolido.

Municipoj de la komarko de Tierra de Campos en la provinco Zamora.
Preĝejo.
Nuna urbodomo.
Interno de la preĝejo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 50,9 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 387 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 500 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 37 km de Zamoro, provinca ĉefurbo kaj 33 km de Benavente. La municipa teritorio, inkludita en la natura rezervejo de Lagetoj de Villafáfila, enhavas lagetojn de granda ekologia valoro same kiel la ĉirkaŭaj ebenaĵoj; estas birdobservejo. Tiukadre videblas en la blazono otido.

Estas atestaĵoj de prahistoria kaj romia loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Frua mencio estas de la jaro 1077. Parte ĝi apartenis al la Monaĥejo de Moreruela, kiu profitis el la ekspluatado de sal-produktado.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (kolombejoj).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]