Villarrasa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villarrasa
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Provinco Onubo (Huelva)
Poŝtkodo 21850
Retpaĝaro www.villarrasa.es
Politiko
Urbestro Ildefonso Martín Barranca (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 2 170  (2010)
Loĝdenso 30,14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 23′ N, 6° 36′ U (mapo)37.3880086-6.6054262Koordinatoj: 37° 23′ N, 6° 36′ U (mapo) [+]
Alto 75 m [+]
Areo 72 km² (7 200 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Villarrasa (Andaluzio)
Villarrasa (Andaluzio)
DEC
Villarrasa
Villarrasa
Situo de Villarrasa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villarrasa [+]
vdr
Loko de la provinco de Onubo en Hispanio

Villarrasa estas municipo de Hispanio, en la provinco Onubo, regiono Andaluzio.

Ĝi estas bone komunikita per aŭtoŝoseo kaj fervojo inter Onubo kaj Sevilo.

Inter elstaraj vilaĝanoj menciindas Alfonso García de Matamoros, humanisto de la Renesanco kiu estis rektoro de la Universitato de Alcalá de Henares.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas villarraseros. La censita populacio en 2010 estis 2170 loĝantoj kaj la denseco estas 30,14 loĝ./km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Villarrasa estas situa en la okcidenta parto de Andaluzio en la komarkodistrikto Graflando (Onubo) en la centra parto de la provinco de Onubo, je altitudo de 75 m; je 37 km el Onubo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 72 km².

La geografiaj koordinatoj estas 37º 23' N, 6º 36' Ok.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo ege fruktodona (cerealoj, vitoj kaj olivoj; per irigacio, fruktarboj) kaj brutobredado (kortobirdobredado).

En la industrio (malgrandaj entreprenoj pri nutrado aŭ aliaj) laboras 12 % de la laboristaro.

En servoj (ĉefe komerco) laboras 33 %.

Historio[redakti | redakti fonton]

Restaĵoj de Ĥalkolitiko, romiaj, arabaj, ktp.

Post la konkero fare de kristanoj en la dua duono de la 13a jarcento ĝi apartenis al la Graflando de Niebla, kontraŭ kiu insurekciis komence de la 17a jarcento, sed ne sendependiĝis ĝis post du jarcentoj.

Monumentoj kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Vicenzo
  • Preĝejoj kaj ermitejoj kun elementoj de novmudeĥaro, baroko, ktp..
  • Surstrataj krucoj kie oni festas maje.
  • Kamparfesto de la 22a de januaro.
  • Religiaj procezioj.
  • Foiro aŭguste.
  • Natural lokoj kaj kverkarbaroj, ĉefe Gadea ĉe la ruĝaj akvoj de rivero Tinto kaj muelejoj.
  • Ruraj domoj, stratoj kaj kvartaloj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]