Villarroya del Campo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villarroya del Campo
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50368
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 71  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 9′ N, 1° 20′ U (mapo)41.1432188-1.3256215Koordinatoj: 41° 9′ N, 1° 20′ U (mapo) [+]
Alto 900 m [+]
Areo 17 km² (1 700 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villarroya del Campo (Provinco Zaragozo)
Villarroya del Campo (Provinco Zaragozo)
DEC
Villarroya del Campo
Villarroya del Campo
Situo de Villarroya del Campo
Villarroya del Campo (Hispanio)
Villarroya del Campo (Hispanio)
DEC
Villarroya del Campo
Villarroya del Campo
Situo de Villarroya del Campo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villarroya del Campo [+]
vdr

Villarroya del Campo [biljaROĝa delKAMpo] estas municipo de Hispanio, en la centro de la komarko Daroka Kamparo kies ĉefurbo estas Daroko mem, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo Villarroya del Campo estas etimologie komprenebla kiel Ruĝa Vilaĝo de la Kamparo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Villarroya del Campo estas municipa teritorio en la centro de la komarko Daroka Kamparo, kie ĝi limas el nordo laŭhorloĝe kun Mainar, Villarreal de Huerva, Villadoz, Romanos, Nombrevilla, Daroca kaj Retascón.

La loĝloko Villarroya del Campo mem estas je 75 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 900 msm, inter Villadoz kaj Villarreal de Huerva norde ĉe la aŭtovojo Autovía Mudéjar, kiu komunikas kun Cariñena kaj Zaragozo kaj Romanos (sude, sed ankaŭ ĉe la aŭtovojo) kaj Retascón okcidente.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni trovis restaĵojn de setlejo de keltiberoj en la teritorio.

La areo estis konkerita el islamanoj en la 12-a jarcento fare de Alfonso la 1-a. Inter la 12-a kaj la 13-a jarcentoj oni markis la limojn de la municipa teritorio. En 1248, per privilegio havigita de Jakobo la 1-a, la loko sendependiĝis de Daroca, kaj ekestis parton de Sesma del Campo de Gallocanta en la Komunumo de Domaroj de Daroca, kiu pluis ĝis 1838. Ekde 1835 Villarroya eknomiĝis Villarroya del Campo, aktuala nomo, por diferenci sin el aliaj loĝlokoj samnomaj (ekde tiam Villarroya de los Pinares kaj Villarroya de la Sierra). En 1845 la loĝloko Villarroya del Campo estis deklarita submunicipo de Villadoz, ĉar tiam ĝi ne atingis minimumon de 150 loĝantoj; sed ĝi sendependiĝis meze de la 20-a jarcento.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Villarroya del Campo kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 89 loĝantoj. Evidente elmigrado foriris al industriaj areoj kiel Zaragozo, Daroko kaj Karinjeno.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj vitejoj), forstado kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la preĝejo de la 17-a jarcento kun granda retablo (31 tabuloj), krucmonumento, forno kaj ermitejo. El tria preĝejo restas nur kelkaj ŝtonoj. Estas interesaj naturaj lokoj en la apudeco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]