Villars-Epeney

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villars-Epeney
Blazono de Villars-Epeney
Blazono de Villars-Epeney
Blazono de Villars-Epeney
Villars-Epeney
Villars-Epeney
Villars-Epeney
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 46′ 51″ N 6° 41′ 48″ O / 46.78083 °N, 6.69667 °O / 46.78083; 6.69667 (mapo)Koordinatoj: 46° 46′ 51″ N 6° 41′ 48″ O / 46.78083 °N, 6.69667 °O / 46.78083; 6.69667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 79
Areo 0,86 km²
Alteco 548 m super marnivelo
Poŝtkodo 1404
Komunumkodo 5935
Mapo de Villars-Epeney
Mapo de Villars-Epeney
Situa mapo de Villars-Epeney
vdr

Villars-Epeney estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 79 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La malgranda kampara komunumo Villars-Epeney situas sur la molasaj montetoj de la Vaŭda Mezlando du kilometrojn sude de la Lago de Neŭŝatelo inter la baseno de la lago en nordo kaj la valo de la rivereto Mentue en sudo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Villars-Epeney kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 0,86 km², de kiuj 16,1% estas kovritaj de arbaro, 77,0% servas por agrikulturo kaj 5,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Villars-Epeney limas en okcidento kaj nordo al Cheseaux-Noréaz, en oriento al Yvonand, kaj en sudo al Cuarny.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo Villars-Epeney situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo kondukas flanka konekta vojo de Cheseaux-Noréaz al La Maugettaz. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 4 kilometrojn okcidente de la komunumo apud Yverdon-les-Bains. Pere de poŝtaŭtolinio de Yverdon-les-Bains tra Cheseaux-Noréaz al Cuarny la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Villars-Epeney datiĝas el la jaro 1177 kiel Espiney. La tiama mencio temis pri la samnoma rojo. En la jaro 1549 estis menciita la vilaĝo kiel Villars-Espiney. En antaŭa tempo ankaŭ la nomo Villars-Roulier estis uzita. Dum mezepoko Villars-Epeney apartenis al la Abatejo Hautcrêt kaj la kulmina rifuĝejo Granda Sankt-Bernardo. Sub la berna regado ek de 1536 la vilaĝo apartenis al la komunumo Yvonand en la Voktejo Yverdon. En la jaro 1765 la berna registaro donis al ĝi la statuson de komunumo. Post la Helveta Revolucio de 1798 ĝi estis atribuita al la Distrikto Yverdon, kiu kun efiko de la 1-a de januaro 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]