Champvent

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Villars-sous-Champvent)
Champvent
Blazono de Champvent
Blazono de Champvent
Blazono de Champvent
Champvent
Champvent
Champvent
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 46′ 56″ N 6° 34′ 17″ O / 46.78222 °N, 6.57139 °O / 46.78222; 6.57139 (mapo)Koordinatoj: 46° 46′ 56″ N 6° 34′ 17″ O / 46.78222 °N, 6.57139 °O / 46.78222; 6.57139 (mapo)
Nombro de loĝantoj 598
Areo 9,04 km²
Alteco 530 m super marnivelo
Poŝtkodo 1443
Komunumkodo 5905
Mapo de Champvent
Mapo de Champvent
Situa mapo de Champvent
vdr

Champvent estas historia urbeto komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 598 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Champvent situas en la norda Vaŭda Mezlando sude de la Ĵurasa Montaro sur tavolo super la ebenaĵo de la rivero Orbe kaj proksimume 5 kilometrojn okcidente de la distriktĉefurbo Yverdon-les-Bains. La komunumo konsistas el la tri vilaĝoj Champvent, Essert-sous-Champvent kaj Villars-sous-Champvent, kaj la setlejoj Grange Neuve, La Ruche kaj Sainte-Christophe.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,04 km², de kiuj 21,9% estas kovritaj de arbaro, 71,5% servas por agrikulturo kaj 5,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Champvent limas en nordo al Vuiteboeuf, en nordoriento al Valeyres-sous-Montagny, en oriento al Montagny-près-Yverdon, en sudoriento al Chamblon, en sudsudoriento al Suscévaz, en sudo al Mathod, en sudokcidento al Rances, kaj en okcidento al Baulmes.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Champvent pasas la kantona ĉefvojo n-ro 130 de Yverdon-les-Bains al Orbe. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 situas 4 kilometrojn oriente de la komunumo apud Yverdon-les-Bains kaj al la svisa aŭtovojo A9 7 kilometrojn sudsudokcidente de la komunumo apud Orbe. Tra Essert pasas ankaŭ la kantona ĉefvojo 151 de Yverdon-les-Bains al Sainte-Croix. Essert disponas pri stacidomo ĉe la mallarĝspura fervojlinio de Yverdon-les-Bains al Sainte-Croix. La ceteran komunumon konektas poŝtaŭtolinio de la stacidomo de Essert-sous-Champvent al Champvent kun la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Champvent datiĝas el la jaro 1011 kiel Canvent. Dum mezepoko Champvent estis la centro de senjorujo, al kiu apartenis al vilaĝoj Champvent, Mathod, Suscévaz, Essert-sous-Champvent, Villars-sous-Champvent, Orges, Vugelles-la-Mothe, Vuitebœuf, Sainte-Croix kaj Bullet. Sub la berna regado ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Champvent apartenis al la Voktejo Yverdon, kiu post la revolucio estis transformita al distrikto kaj kun efiko de la 1-a de januaro 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso. La vilaĝo Saint-Maurice en la jaro 1811 estis disigita de la komunumo Mathod kaj kunigita kun la komunumo Champvent.[3] [4]

Kun efiko de la 1-a de januaro 2012 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumo Essert-sous-Champvent kaj Villars-sous-Champvent estis integritaj al la komunumo Champvent.[5]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]