Villasarracino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villasarracino
municipo en Hispanio • setlejo
Administrado
Poŝtkodo 34132
Demografio
Loĝantaro 136  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 25′ N, 4° 30′ U (mapo)42.411944444444-4.4963888888889Koordinatoj: 42° 25′ N, 4° 30′ U (mapo) [+]
Alto 840 m [+]
Areo 20 km² (2 000 ha) [+]
Villasarracino (Provinco Palencio)
Villasarracino (Provinco Palencio)
DEC
Villasarracino
Villasarracino
Situo de Villasarracino
Villasarracino (Hispanio)
Villasarracino (Hispanio)
DEC
Villasarracino
Villasarracino
Situo de Villasarracino

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villasarracino [+]
vdr

Villasarracino [biljasaraZIno] estas municipo en la centro de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos. La loknomo Villasarracino estas komprenebla etimologie kiel aludo al iama loĝanto ĉu mozaraba Sarracino (saraceno) ĉu eŭska Zorraquinus aŭ Zorraquin.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Nuestra Señora de la Asunción.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 20,50 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 138 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 1 050 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 52 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La municipa teritorio estas inter la municipoj Osorno la Mayor kaj Carrión de los Condes ene de la Jakoba Vojo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi estis citita en dokumento de la jaro 932 apartenanta al la arkivo de Lebanza kaj denove en 1142 kaj 1152. En dokumentoj de 1345 oni priskribas la eklezian situacion de la loko kun du preĝejoj kaj dek ses pastroj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo, kolombejoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]