Villasbuenas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villasbuenas
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37256
Demografio
Loĝantaro 168  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 4′ N, 6° 36′ U (mapo)41.062222222222-6.5958333333333Koordinatoj: 41° 4′ N, 6° 36′ U (mapo) [+]
Alto 729 m [+]
Areo 39,51 km² (3 951 ha) [+]
Villasbuenas (Provinco Salamanko)
Villasbuenas (Provinco Salamanko)
DEC
Villasbuenas
Villasbuenas
Situo de Villasbuenas
Villasbuenas (Hispanio)
Villasbuenas (Hispanio)
DEC
Villasbuenas
Villasbuenas
Situo de Villasbuenas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villasbuenas [+]
vdr

Villasbuenas estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Vitigudino en la nordokcidento de la provinco kaj al la Municiparo Centro Duero.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Villasbuenas kaj Barreras, okupas totalan areon de 39,51 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 198 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 500 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Limas kun loĝlokoj Barruecopardo, El Milano, Cabeza del Caballo, Valderrodrigo, Saldeana, Barreras kaj Encinasola de los Comendadores. Ĝi distas 86 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Estas restaĵoj el la Bronzepoko, sed la nuna setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis. Iam estis minado de kvarco por produkti juvelŝtonojn. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]