Villaseco de los Gamitos
Villaseco de los Gamitos | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 37114 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 130 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 11 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 2′ N, 6° 8′ U (mapo)41.036111111111-6.1358333333333Koordinatoj: 41° 2′ N, 6° 8′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 835 m [+] | ||
Areo | 12,32 km² (1 232 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villaseco de los Gamitos [+] | |||
Villaseco de los Gamitos estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco. Villaseco de los Gamitos estas tradukebla etimologie al Seka Vilaĝo de los Gamitos (gamitos estas arkaika vorto por plantospeco).
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 12,32 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 141 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 450 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 41 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.
Ĝi fondiĝis en la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.
La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.