Villavaliente
Villavaliente | |||
---|---|---|---|
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 02154 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 202 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 6 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 8′ N, 1° 27′ U (mapo)39.126247-1.4565068Koordinatoj: 39° 8′ N, 1° 27′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 725 m [+] | ||
Areo | 35 km² (3 500 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Villavaliente [biljabaLJENte] (Vilaĝo kuraĝa) estas municipio en la Provinco Albaceto, sudoriente de Hispanio, en la regiono Kastilio-Manĉo kaj en la komarko Manĉeto aŭ La Manchuela, kun areo de 34,85 km². En 2019 estis 224 loĝantoj, laŭ informo de la hispana statistika servo INE. Dum la someraj epokoj la loĝantaro estas plialtiĝas ĝis 400 loĝantoj.
Geografio[redakti | redakti fonton]

Villavaliente estas en la nordokcidento de la provinco Albacete. Limoj estas kun la municipaj teritorioj de Pozo-Lorente, La Recueja, Jorquera kaj Casas de Juan Núñez.
Villavaliente estas je 39 km de la provinca ĉefurbo Albacete.
Historio[redakti | redakti fonton]
Ĝis 1927 la vilaĝo apartenis al la najbara municipo de Jorquera disde kiu sendependiĝis la 13an de decembro, tago kiu nomigis straton de la vilaĝo.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
La ekonomio de Villavaliente estas fundamentata sur la agrikulturo, speciale en la kultivo de la vitoj, olivarboj, migdalarboj kaj cerealoj kaj malgrandaj fruktoĝardenoj.