Villavellid

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villavellid
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47883
Demografio
Loĝantaro 55  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 42′ N, 5° 17′ U (mapo)41.69207-5.27671Koordinatoj: 41° 42′ N, 5° 17′ U (mapo) [+]
Alto 725 m [+]
Areo 21,71 km² (2 171 ha) [+]
Villavellid (Provinco Valadolido)
Villavellid (Provinco Valadolido)
DEC
Villavellid
Villavellid
Situo de Villavellid
Villavellid (Hispanio)
Villavellid (Hispanio)
DEC
Villavellid
Villavellid
Situo de Villavellid

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villavellid [+]
vdr

Villavellid [biljabeĜID] estas municipo en la okcidento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Montes Torozos en la okcidento de la provinco.

Villavellid en la provinco Valadolido.
La komarko Montes Torozos de la provinco Valadolido, flave, centrokcidente.
La kastelo.
La preĝejo de Sankta Maria.
Ruinoj de la preĝejo de Sankta Mikaelo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 21,71 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 51 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 25 el 1991.

Ĝi distas 49 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj estas inter municipoj Villardefrades kaj Tiedra. Ĝia municipa teritorio estas monteta kaj trairata de rojoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. En 1452 estis senjoro de la kastelo Diego de Almanza, reganto de Toro, kiu donis ĝin al sia filino Francisca en 1465. Je ŝia morto la kastelo estis de ŝia fratino Constanza kies filo Francisco estis la unua markizo de Alcañices.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Maria de la 16-a jarcento, la ruinoj de la preĝejo de Sankta Mikaelo kaj la kastelo.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]