Villavicencio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villavicencio
municipo de Kolombio • city in Colombia • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50001
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 664 148  (2022) [+]
Loĝdenso 500 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 4° 9′ N, 73° 38′ U (mapo)4.1425-73.629444444444Koordinatoj: 4° 9′ N, 73° 38′ U (mapo) [+]
Alto 467 m [+]
Areo 1328 km² ( 132 800 ha) [+]
Horzono UTC-05:00 [+]
Villavicencio (Kolombio)
Villavicencio (Kolombio)
DEC
Villavicencio
Villavicencio
Situo de Villavicencio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villavicencio [+]
vdr

Villavicencio [bijabiZENzjo] aŭ [bijabiSENsjo] estas urbego, signifa universitata urbo kaj ĉefdiocezo en meza Kolombio, en departemento Metao, kie ĝi estas ties ĉefurbo. Ĝi ankaŭ estas konata ordinarlingve kiel "Villavo" kaj "Villao".

Mapo pri loko de Villavicencio

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Loĝantaro: 384,131 en 2005

Supermara alteco: 467 m

Areo: 1328 km²

Telefonkodo: 57 + 8

Poŝtkodo:

Horzono: UTC – 5

04° 09′ 00″ N 73° 38′ 00″ U / 4.15000 °N, 73.63333 °U / 4.15000; -73.63333 (mapo)

Geografio[redakti | redakti fonton]

Villavicencio etendiĝas laŭ rivero sur la orientaj deklivoj de Andoj. Bogoto troviĝas 70, Ibagué 180, Pereira 240, Santiago de Cali 330, Bucaramanga 336, Cúcuta 433, Kartageno (Kolombio) 725, Soledad (Atlantiko) 763, Barranquilla 768, Santa Marta 791 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua eŭropano estis tie en 1536. Villavicencio estis fondita nur en 1840. Ĝi estis nomita pri Antonio Villavicencio, kiu estis heroo en la sendependa milito. En 2008 skandalo okazis, kiam 22 laboristoj estis trovitaj mortaj. Ili estis mortigitaj fare de la militistaro kaj prezentitaj al aŭtoritatoj kiel ribelantoj mortigitaj en batalo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Urbomeza vido en Villavicencio

En Villavicencio oni produktas bierojn kaj sapojn, krome oni destilas naftojn. En la ĉirkaŭa regiono oni kultivas kafojn, bananojn, rizojn, menciindas la brutobredo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Villavicencio havas lokan flughavenon. La urbego estas nabo pri 4 vojoj, inter ili la plej grava kuras rekte al Bogoto.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Villavicencio situas en tropika klimato. La averaĝa temperaturo varias en la plena jaro inter 20-30 . Jare pluvas po 4406 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter aprilo-novembro pli.

Strato en Villavicencio

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas lando de enmigrado, kie homoj de la interno de la lando (Anda zono), kaj popoloj venantaj de la marbordoj aŭ la Amazona arbaro, ĉiam renkontis. Ĉiuj ĉi migrantoj helpis forĝi mestizan kulturon, kiu estis reflektita en la kulturo Llanera.Inter la multaj lernejoj de tradiciaj artoj, unu el la plej gravaj estas la Kultura Korporacio Llanera "Luis Ariel & Gil Arialdo Rey Roa".

Literaturo[redakti | redakti fonton]

La verkisto kiu plej reprezentas la urbon sendube estas la ĵurnalisto kaj poeto Eduardo Carranza.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Mapo, distancoj Arkivigite je 2014-12-29 per la retarkivo Wayback Machine

(hispana) Corporación Cultural Llanera Arkivigite je 2017-09-11 per la retarkivo Wayback Machine "Luis Ariel & Gil Arialdo Rey Roa"j

(hispana) Corporación Cultural Municipal De Villavicencio Arkivigite je 2017-09-11 per la retarkivo Wayback Machine kiu havas bone ekipitan infrastrukturon por klerigaj aktivecoj (vidu 'videon institucional Corcumv'). kaj ciferecan bibliotekon

(hispana) Secretaria de Educación Municipal de Villavicencio Arkivigite je 2014-12-29 per la retarkivo Wayback Machine

Alia fonto[redakti | redakti fonton]

(angla) Encyclopædia Britannica : Villavicencio [1]