Villaviciosa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Villaviciosa (apartigilo).
Villaviciosa
Ayuntamiento de Villaviciosa 02.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 33310–33319 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 14 984  (2022) [+]
Loĝdenso 54 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 29′ N, 5° 26′ U (mapo)43.4813318-5.4334618Koordinatoj: 43° 29′ N, 5° 26′ U (mapo) [+]
Alto 662 m [+]
Areo 276,23 km² (27 623 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Villaviciosa
Situo de Villaviciosa

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Villaviciosa [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Villaviciosa (hispana prononco laŭ sistemo IFA [biʎaβiˈθjosa]) estas urbo situanta en Hispanio. La urba teritorio situas ĉe la marbordo de Asturio, aŭtonoma regiono de Hispanio - la marbordo de la Atlantika Oceano loke nomatas Verda marbordo. Tamen la historia centro de la urbo troveblas 8 kilometrojn sude for de la marbordo. Laŭ stato de la jaro 2022, en la urbo vivis 14 984 loĝantoj sur areo de 276,23 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 54 loĝantoj/km². Ĝis la regiona grava urbo Ĥiĥono, kiu situas oriente, estas 20 kilometroj.

La municipo limas norde kun la Kantabra Maro, sude kun Sariego, Nava, Cabranes kaj Piloña, okcidente kun Ĥiĥono kaj Siero kaj oriente kun Colunga. Ĝi estas konata pro la bonkvalito de sia cidro kaj pro la abundo de pomarboj. La municipo estas ĝemeligita kun Villaviciosa de Odón, regiono Madrido. Ties rio, nome la rio de Villaviciosa, estas la plj granda de Asturio. Estas grava haveno por fiŝkaptado ĉe la submunicipo Tazones.

Kvankam la loknomo Villaviciosa povus esti komprenita laŭvorte kaj erare kiel derivita el "malvirta", fakte ĝi rilatas al alia signifo de la vorto, nome "abunda".

Rilatoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

Ekskurso de la 16-a Hispana Kongreso de Esperanto en 1955 vizitis la urbon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

plaĝo de monto Rodiles