Ville Haapasalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ville Haapasalo (naskiĝis la 28-an de februaro 1972 en Lahti) estas finnlanda aktoro kaj unu el plej konataj finnoj en Rusio.

Haapasalo finis sian duagradan lernejon en Lahti en 1991 kaj komencis en la sama jaro studadon kiel la unua eksterlandano en la Sankt-Peterburga Ŝtata Teatra Akademio N. K. Ĉerkasov en Sankt-Peterburgo. Kiam li ekstudis, li tute ne parolis la rusan. Li finis siajn studojn en 1995.

Haapasalo fariĝis konata en Rusio pro la rolo en la filmo "Osobennosti nacionalnoj oĥoti" (Особенности национальной охоты, Specialaĵoj de nacia ĉasado), kies premiero estis en filmofestivalo en Soĉi en 1995. La filmo fariĝis la plej multe spektata komedio en Rusio, kaj ĝia daŭrigo, "Specialaĵoj de nacia fiŝkaptado" aperis en 1998. Tamen en Finnlando li restis praktike nekonata, kaj nur la filmo "Kukolo" (2002) igis lin pli konata en sia propra lando.

Li aktoris ankaŭ en kelkaj teatroj kaj en Rusio kaj en Finnlando.

Filmoj

  • Kurator (Куратор) (2007), en Rusio
  • Gibel imperii (Гибель империи, Pereo de imperio) (2005), rusia televida serio pri la eventoj de 1917
  • Koroleva benzokolonki 2 (Королева бензоколонки 2, Reĝino de benzinvendejo 2) (2004)
  • Diversant (Диверсант) (2004)
  • Vieraalla maalla (Sur fremda lando) (2003), en Finnlando
  • Letters from Karelia (Leteroj el Karelio) (2003), dokumenta filmo, en Kanado
  • Kukuŝka (Кукушка; Kukolo) (2002), en Rusio
  • Lapin kullan kimallus (Brilo de Laponia oro) (1999), en Finnlando
  • Blokpost (Блокпост) (1998), en Rusio
  • Osobennosti nacionalnoj ribalki (Особенности национальной рыбалки)(1998), en Rusio
  • Operacija "S novym godom" (Операция «С новым годом»; Operacio "Bonan novan jaron") (1997), en Rusio
  • Osobennosti nacionalnoj oĥoti (Особенности национальной охоты) (1995), en Rusio