Villoria (Salamanca)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villoria
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 37339
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 267  (2023) [+]
Loĝdenso 40 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 0′ N, 5° 22′ U (mapo)40.994444444444-5.3747222222222Koordinatoj: 41° 0′ N, 5° 22′ U (mapo) [+]
Alto 816 m [+]
Areo 31,65 km² (3 165 ha) [+]
Villoria (Provinco Salamanko)
Villoria (Provinco Salamanko)
DEC
Villoria
Villoria
Situo de Villoria
Villoria (Hispanio)
Villoria (Hispanio)
DEC
Villoria
Villoria
Situo de Villoria

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villoria, Salamanca [+]
vdr

Villoria estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Peñaranda de Bracamonte en la nordoriento de la provinco kaj al la Municiparo Zona de Cantalapiedra y Las Villas. Villoria estas tradukebla etimologie al Orkolora Vilaĝo aŭ eble estus aludo al Sankta Oria, de sama etimologia deveno.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 31,65 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 1 368 loĝantojn. Ĝi perdis preskaŭ 300 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Limas norde kun Cantalpino, oriente kun El Campo de Peñaranda kaj Villar de Gallimazo, sude kun Ventosa del Río Almar kaj okcidente kun Moríñigo kaj Villoruela. Ĝi distas 26 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis komence de la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, kaj nun gravas servoj kaj konstruado. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]