Villoslada de Cameros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villoslada de Cameros
Villoslada de Cameros.jpg
Administrado
Poŝtkodo 26125 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 351  (2022) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 7′ N, 2° 40′ U (mapo)42.113888888889-2.6733333333333Koordinatoj: 42° 7′ N, 2° 40′ U (mapo) [+]
Alto 1 072 m [+]
Areo 94,71 km² (9 471 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Villoslada de Cameros
Situo de Villoslada de Cameros

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Villoslada de Cameros [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Villoslada de Cameros [biljosLAda dekaMEros] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la suda komarko Nova Kamero.

La municipa teritorio de Villoslada de Cameros, en la sudo de la regiono.
Urbodomo.
Ermitej.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas komunikita laŭ la montara regiona ŝoseo LR-333 okcidente kun la Provinco Sorio kaj oriente laŭ la nacia N-111 kun Lumbreras de Cameros oriente kaj kun Villanueva de Cameros norde. Ĝi estas je 41 km de Logronjo, provinca kaj regiona ĉefurbo, laŭ la ŝoseo N-111, kiu trapasas la municipon ĉe km 286.

La etenda municipa teritorio okupas multon de la norda deklivaro de la Sierra Cebollera, kiu inkludas la naturan parkon samnoman. La tereno de la teritorio estas montara, sed la rivero Iregua formas valon sur kiu kuŝas la urba kerno. La rivero ricevas akvon el kelkaj rojoj kiuj venas el altaj montoj kiuj limigas la valon. La vilaĝo mem estas je 1 072 m super marnivelo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej frua mencio literumita Villaoslada aperas en la dokumento de la 14-a jarcento, kie la reĝo Henriko la 2-a de Kastilio donis ĝin al don Pedro Manrique de Lara pro lia defendo kontraŭ la reĝo Pedro la 1-a en 1366 en la Unua Kastilia Enlanda Milito.

Dum la Moderna Epoko, Villoslada prosperis pro la protekto fare de la Mesta kaj la industrio de la lano. La tolaĵoj fabrikitaj en la 18-a jarcento estis konsumitaj de la lokanoj, sed ankaŭ estis liveritaj al la reĝaj trupoj aŭ eksportataj al la cetero de Iberio. Pro tio oni liberigis la lokanojn el militservo nome la lanistoj kaj ŝafopaŝtistoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tial oni malaltiĝis el 794 loĝantoj ĝis nunaj 354.

La ekonomio estas bazata ĉefe sur la brutobredado, forstado, la industrio pri ligno kaj la rura turismo.

Vizitindaĵoj estas la preĝejo, la ermitejo, romia steleo, popola arkitekturo, blazondomoj, iama tolfabriko, mirindaj rigardejoj al pejzaĝo ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Fundación Caja Rioja (eld.). La sarga de Villoslada de Cameros (1997). ISBN 84-89740-06-2.
  • Biblioteca Santa Ana (eld.). De Villoslada de Cameros a Extremadura (2004). ISBN 84-7930-085-X.
  • Centro Nacional de Información Geográfica (eld.). MTN 50. Hoja 279, Villoslada de Cameros (2006). ISBN 84-416-0042-2.
  • Centro Nacional de Información Geográfica (eld.). MTN 25. Hoja 279-II, Villoslada de Cameros (2006). ISBN 84-416-0221-2.
  • Juan Antonio García-Cuerdas y Sánchez-Lollano, Villoslada de Cameros. Pueblo de hidalgos, trashumantes y emigrantes. Instituto de Estudios Riojanos, Logroño, 2006. ISBN 84-96637-08-5.