Vilmos Csiszár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilmos Csiszár
Persona informo
Naskiĝo 24-an de januaro 1907 (1907-01-24)
en Magyaróvár
Morto 12-an de septembro 1972 (1972-09-12) (65-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Mosonmagyaróvár
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Veterinara Universitato de Budapeŝto
Familio
Frat(in)o József Csiszár
Okupo
Okupo bestokuracisto • higienisto • bakteriologo
vdr

Vilmos Csiszár [vilmoŝ ĉisAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csiszár Vilmos estis hungara bestokuracisto, altlerneja instruisto, higienisto.

Vilmos Csiszár[1] naskiĝis la 7-an de novembro 1906 (laŭ alia informo la 24-an de januaro 1907) en Magyaróvár, li mortis la 12-an de septembro 1972 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Vilmos Csiszár maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1926, poste li akiris diplomon en Veterinara Altlernejo de Budapeŝto en 1929 kaj doktoriĝis en 1932. Li estis privata bestokuracisto (1930–1932), poste li establis laboratorion pri ekzameno de viandoj en Debrecen. Inter 1935–1942 li estis denove bestokuracisto en Debrecen, poste li instruis en Ekonomia Altlernejo (Debrecen) (ekde 1946 kiel katedrestro). En 1949 li estabis novan katedron en Agrikultura Universitato (Gödöllő), kie lia tasko estis higieno de laktoj kaj viandoj. Li estis katedrestro inter 1950–1972, intertempe li estis dekano en 1952 kaj doktoriĝis en 1957 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li ŝatis pentradi, eĉ li kreis skulptaĵojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Tejtermelési hygiéne (1954)
  • Tejipari hygiéne (1956)
  • Fejés, gépi fejés (1960)
  • Húsvizsgálat és húshygiéne (1964)
  • Nagyüzemi tejkezelés (1967).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.