Vilmos Pröhle (turkologo)
| Vilmos Pröhle (turkologo) | |
|---|---|
![]() Vilmos Pröhle (turkologo) | |
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 29-an de oktobro 1871 en Nyíregyháza |
| Morto | 2-an de oktobro 1946 (74-jaraĝa) en Berchtesgaden |
| Lingvoj | hungara • germana • franca • turka • persa • tatara • japana |
| Ŝtataneco | Hungario |
| Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (1891–1895) |
| Familio | |
| Infanoj | Vilmos Pröhle, Sándor Pröhle |
| Okupo | |
| Okupo | orientalisto ĵurnalisto politikisto |
Vilmos Pröhle [vilmoŝ prole], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plia persona nomo Pröhle Vilmos Frigyes estis hungara turkologo, japanologo, altlerneja instruisto, politikisto. Lia plej konata filo estis Vilmos Pröhle (verkisto).
Vilmos Pröhle[1][2] naskiĝis la 29-an de oktobro 1871 en ekstera parto de Kőszegszerdahely, li mortis la 2-an de oktobro 1946 en Berchtesgaden (Germanio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Vilmos Pröhle maturiĝis en liceo en Sopron, poste li akiris diplomon kun doktoriĝo en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1895. Jam ekde 1893 li okupiĝis pri turkaj kaj iranaj lingvoj helpe de Ármin Vámbéry. Ekde 1899 li instruis en luterana gimnazio de Nyíregyháza, ekde 1908 en Scienca Universitato Ferenc József, ekde 1919 en Scienca Universitato de Debrecen. Inter 1923-1943 li instruis en Universitato de Budapeŝto, kie li ricevis la taskon krei instruadon pri la japana lingvo, poste li pensiuliĝis. Li plurfoje studvojaĝis al Turkio, Soveta Rusio (Baŝkirio, Karaĉajio-Ĉerkesio) kaj Japanio. Li estis pioniro de japanologio en Hungario, krome li politikadis, krome li estis parlamenta deputito inter 1920-1922, eĉ li simpatiis kun la naziismo. Pröhle edziĝis en 1896, lia edzino naskis 7 gefilojn, poste ŝi mortis en 1922. Pröhle sola edukis siajn gefilojn. En 1944 li vundiĝis pro bombatako, li rifuĝis al nazia Germanio kun sia filino, fine li mortis pro la cirkonstacoj.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Kemáj Bej drámái (tradukitaj dramoj, 1895)
- Baskír nyelvtanulmányok. (1903–1905)
- Studien zur Vergleichung der japanischen Sprache mit den finnisch-ugrischen und ural-altaischen. (1917)
- Napkeletről (2-a pligrandigita eldono, 1922)
- A japáni nemzeti irodalom kis tükre (1937)
- Grundriss einer vergleichenden Syntax der uralaltaischen Sprachen mit besonderer Berücksichtigung der japanischen Sprache (1943)
- Vergleichende Syntax der ural-altaischen turanischen Sprachen. Autograph-Ausgabe (1978)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- biografio hungare kun foto
- biografio hungare kun foto
- biografio hungare kun foto (legebla ekde la 33-a paĝo)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM68262;jsessionid=C54B5B698868D2EC1557F212C3F53B9E hungarlingva datenaro de muzeo
- ↑ https://magyarnemzetinevter.hu/szemelyi-nevter/?id=661579&date=2025-05-30 nemzeti névtér


