Vilmos Wolf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilmos Wolf
Vilmos Wolf en 1890
Vilmos Wolf en 1890
Persona informo
Naskiĝo la  21-an de marto 1853(nun 1853-03-21)
en Hungario Törökkanizsa (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 3-an de oktobro 1925
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando)
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Okupo
Okupo ĵurnalisto • verkisto de nefikcio • advokatoredaktoro
vdr

Vilmos Wolf [vilmos volf], laŭ hungarlingve kutima nomordo Wolf Vilmos estis hungara advokato, ĵurnalisto, redaktoro. Lia familia nomvarianto estis Wolff, lia pseŭdonimo estis Don Diego.

Vilmos Wolf en 1916

Vilmos Wolf[1] naskiĝis la 21-an de marto 1853 en Törökkanizsa (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Novi Kneĵevac en Serbio), li mortis la 3-an de oktobro 1925 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Vilmos Wolf devenis el juda familio. Li frekventis mezlernejojn en Szabadka kaj Szeged, poste li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Jam dum la studentaj jaroj li estis ĵurnalisto en gravaj gazetoj. En 1880 li malfermis advokatan atelieron en Budapeŝto. Li specialiĝis pri gravaj krimaj aferoj. En 1888 li fondis advokatan revuon, kiun li redaktis ĝis 1920. Li ricevis la titolon kortega konsilisto en 1916.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A magyar csődtörvény... (1880, 1890)
  • A magyar ügyvédi rendtartás (1886)
  • Gyilkossági kísérlettel vádolt Scheiber Mór... (1891)
  • Az ügyvédi rendtartás tervezetiről (1907)
  • A magyar királyi Kúria ügyvédi tanácsának elvi jelentőségű határozatai (1909–1910)
  • Az új adótörvények népszerű ismertetése (1912)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]