Vilna gubernio
| Vilna gubernio | |||||||||||||||||
| Origina nomo: | |||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Виленская губерния | |||||||||||||||||
| |||||||||||||||||
| gubernio de la Rusia Imperio | |||||||||||||||||
| Geografio
| |||||||||||||||||
| Ĉefurbo: | |||||||||||||||||
| Loĝantaro | |||||||||||||||||
Kvanto de loĝantoj: |
1 591 207 en 1897 | ||||||||||||||||
| Ŝtat-strukturo | |||||||||||||||||
| |||||||||||||||||
La Vilna gubernio - ruse Виленская губерния, Vilnskaja gubernija de 1795 ĝis 1801 kaj de 1840 ĝis la malfondo en 1915 resp. 1918, intertempe ruse Литовско-Виленская губерния, Litovsko-Vilnskaja gubernija, do Litova-Vilna gubernio - estis rega kaj administra regiona dividaĵo de la Rusia Imperio. Ĝi oficiale ekzistis inter la 14-a de decembro 1795 kaj la 16-a de februaro 1918. La loĝantaro estis 1 591 207 en 1897. Konsiderante ke la gubernio kovris areon de 36 825 kvadrataj kilometroj, tio en 1897 rezultigis loĝdenson de 43 loĝantoj/km². Gubernia ĉefurbo estis la nuntempa urbo Vilnius, tiutempe laŭ la rusiaj imperiistoj nomita Vilna ruse Ви́льна simile, per la fakte pli rusa ol litova formo Vilno ankaŭ ekde 1887 en la nova internacia lingvo Esperanto.
Laŭ hodiaŭaj normoj, ĝi ampleksis pli-malpli la nunan Litovion ĝis la jaro 1843 kaj ekde tiam ampleksis sudorientan Litovion kaj la nordokcidentajn limregionojn de Belorusio. En 1843 ĝi signife ŝanĝis sian konsiston, kiam la tiam nove kreita Kovna gubernio estis apartigita de la antaŭa Litova-Vilna gubernio, kaj la Vilna gubernio antataŭe ricevis vastajn teritoriojn en la sudo kaj oriento kiel kompenson: laŭ la censo de 1897, el la suma loĝantaro de 1 591 207 homoj, 891 903 estis etne belorusoj, nur 279 720 litovoj, 202 374 judoj, 130 054 poloj, 78 623 rusoj kaj pli malgrandaj grupoj de germanoj kaj tataroj - tiuj nombroj simple klarigas, ke la . La teritorio mem estis konkerita per la armeo de la Rusia Imperio kaj aneksita kadre de la Tria dispartigo de Pollando-Litovio en 1795. Formale, ĝi ekzistis ĝis la sendependiĝo de Litovio post la Unua Mondmilito, sed fakte, rusia kontrolo super la areo perdiĝis jam en 1915. Tiam la areo kadre de la unua Mondmilito estas la meza parto de la milita gubernio Ober Ost de la Germana Regno, ĝis la 16-an de februaro 1918 fondiĝis la Respubliko Litovio. La militado pri la regiono de Vilno mem ankoraŭ daŭris kelkajn jarojn, ĝis la teritorio Centra Litovio ĉirkaŭ la urbo Vilno estis aneksita per la Dua Pola Respubliko, same imperiisme aganta kiel la antaŭa monarkia la Rusia Imperio kaj la sekva ŝtato Sovetunio kiu formiĝis en kelkaj jaroj da interna milito post la Oktobra Revolucio. La partoj sude kaj oriente de la pole konkerita regiono Centra Litovio de la antaŭa Vilna gubernio fine iĝis parto de la Belorusa SSR de Sovetunio.

