Vinacafé

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vinacafé
negoco vd
Dum 1968 - nekonata/nuntempe
Lando Vjetnamio
vdr

Vinacafé (aŭ Vinacafé Biên Hòa AK) estas vjetnama firmao, kiu produktas, procezas, kaj distribuas kafon kaj cerealaĵojn. [1] Ĝi estas filia firmao de la Vjetnama Nacia Kafa Entrepreno (mallonge nomata "Vinacafe") [2][3], kiu estas ŝtata firmao, bazita en Hanojo. Vinacafé fondiĝis en 1969 ĉe la kafa uzino de la familio Coronel en Biên Hòa, Provinco Đồng Nai, Vjetnamio sub gvidado de franca inĝeniero Marcel Coronel. Kiam la familio Coronel ekfuĝis for, fine de la Vjetnama milito, la ŝtato konfiskis la uzinon. En 1977 ĝi produktis sian unuan tuj-kafaĵon, kaj en 1983 oni kreis la markonomon "Vinacafé". Ĝi ricevis multajn premiojn pro la kvalito de sia kafa polvo, kiu enhavas ankaŭ sukeron kaj laktopolvon, ebligante la rapidan pretigadon de bongusta trinkaĵo. En 2004 la firmao fariĝis akcia kompanio. La estro de la firmao estas s-ro Phạm Quang Vũ.[4]

A bag of Vinacafé 3-in-1 instant coffee.

Referencoj[redakti | redakti fonton]