Vinagro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vinagro inspirita kun origano.

Vinagro (el antikva franca lingvo vinaigre por "acida vino") estas acida likvaĵo uzata por gustigi manĝaĵon. Ĝi estas farata de la oksidigo de etanolo en biero, vino, cidro, aŭ similaĵo. Ankaŭ popularaj estas aliaj specoj de vinagro, kiel poma, malta kaj balzamvinagro. Vinagro ofte estas 5% aceta acido, kaj naturaj vinagroj ankaŭ enhavas iometon da tartara acido, citrata acido, kaj aliaj.

Ĝi estas ofte uzata en kuirarto, ĉefe por vinagrosaŭcoj kaj peklado. Oni ankaŭ povas uzi ĝin kiel kondimento.

Vinagro estas unu de plej antikvaj produktoj de fermentado. Ĝi estis konata en Babilonio (farita el daktiloj), en antikvaj Ĉinio kaj Japanio. Ĝin mencias la Biblio (ekzemple, Nom. 6:3) kaj la Sunao (la hadito 737 en "Ĝardenoj de la virtuloj", kie Mohamedo nomas ĝin belega spico). Oni uzis vinagron ankaŭ por desinfekto, en higieno kaj medicino.

En la 19-a jarcento ekzistis speciala ilo por determini la fortecon de vinagro, nomita acetometro.

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri vinagro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Ĉesis esti vino, sed vinagro ne fariĝis. 
  • Citaĵo
     Havi vinagron en la mieno. 
  • Citaĵo
     Pli valoras vinagro donacita, ol vino aĉetita. 

Referencoj

  1. Listo de proverboj