Vincas Kudirka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vincas Kudirka
Persona informo
Vincas Kudirka
Naskiĝo 31-an de decembro 1858 (1858-12-31)
en Vilkaviškis
Morto 16-an de novembro 1899 (1899-11-16) (40-jaraĝa)
en Kudirkos Naumiestis
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Tombo Kudirkos Naumiestis cemetery vd
Etno Litovoj vd
Lingvoj litova vd
Ŝtataneco Litovio vd
Alma mater Universitato de Varsovio • gimnazio de Marijampolė vd
Profesio
Okupo poeto • komponistotradukistoĵurnalisto • literaturkritikisto • kuracisto-verkisto • verkisto vd
Verkado
Verkoj Nacia himno de Litovio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vincas KUDIRKA (naskiĝis la 31-an de decembro 1858, mortis la 16-an de novembro 1899) estis litova poeto kaj kuracisto, kaj la aŭtoro de kaj la muziko kaj kantoteksto de la nacia himno de Litovio, Tautiška giesmė. Li estas rigardata en Litovio kiel Popola Heroo. Kudirka uzis plumnomojn V. Kapsas, Paežerių Vincas, Vincas Kapsas, P.Vincas, Varpas kaj Perkūnas.

Kudirka naskiĝis en Paežeriai ("apud lagoj"), malgranda vilaĝo en la nuna komunumo Vilkaviškis. Li komencis studi historion kaj filozofion en Varsovio en 1881, sed ŝanĝis sian fakon kaj komencis studi medicinon la sekvan jaron. Dum liaj studoj, li estis arestita kiel subfosa ĉar li havis kopion de Das Kapital en sia posedo, kaj estis forpelita de la Universitato de Varsovio, sed poste reakceptita. Li diplomiĝis en 1889, kaj laboris kiel kampara kuracisto en Šakiai kaj Naumiestis.

Kudirka komencis verki poezion en 1888. Samtempe li pli aktivis en la litova nacia renaskiĝa movado. Kune kun aliaj litovaj studentoj en Varsovio, li fondis la sekretan societon Lietuva ("Litovio"). La sekvan jaron la societo komencis eldoni la kaŝan ĵurnalon Varpas ("La Sonorilo"), kiun Kudirka redaktis kaj kontribuis dum la venontaj dek jaroj. En numero 6 de Varpas, en septembro 1898, li publikigis la tekston de Tautiška Giesmė, kiu oficiale iĝus en 1918, la nacia himno de Litovio, muzikigita de Kudirka mem.

Kudirka donis multon al litova kulturo, kaj ankaŭ publikigis kolekton de litovaj popularaj kantoj. Li ankaŭ estis konata verkisto de satiro.

Li mortis pro tuberkulozo ĉe Naumiestis, la 16-an de novembro 1899, en la aĝo de nur 40 jaroj. La dua duono de Tautiška Giesmė estis gravurita sur lia tomboŝtono.

La 5-an de julio 2009, statuo de Vincas Kudirka estis rivelita apud la Avenuo Gediminas, la ĉefa strato de la ĉefurbo Vilno. La inaŭguro de eminentuloj, inkluzive de la litova prezidanto Valdas Adamkus, koincidis kun festoj markantaj la 1000-jariĝon de la unua fojo, ke Litovio estis menciita en oficialaj kronikoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]