Vince Kovács
| Vince Kovács | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 9-an de aŭgusto 1886 en Galgamácsa |
| Morto | 15-an de marto 1974 (87-jaraĝa) en Vác |
| Tombo | Katedralo de Ĉieliro de Maria |
| Lingvoj | hungara |
| Ŝtataneco | Hungario |
| Alma mater | Piarista Gimnázium (en) |
| Okupo | |
| Okupo | katolika episkopo (1940–) katolika sacerdoto (1910–) |
Vince Kovács [kovAĉ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kovács Vince, estis hungara pastro, sacerdoto, kanoniko, vicepiskopo.
Vince Kovács[1] naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1886 en Galgamácsa, li mortis la 15-an de marto 1974 en Vác.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Vince Kovács maturiĝis en piarista gimnazio en Vác, poste li studis teologion en Budapeŝto kaj Vieno. Li pastriĝis en 1910, poste li servis en vilaĝoj, en 1921 en Hódmezővásárhely, ekde la sekva jaro en Kecskemét, ekde 1927 en Kiskunhalas. Inter 1933-1940 li estis kanoniko en Vác, poste titulara episkopo kaj vicepiskopo. Kiam József Pétery estis ekzilita en 1953, Kovács transprenis la administradon de la diocezo kiel ĝenerala vikario. En 1959 li estis nomumita Apostola Administranto de Vác, ĝuste post jardeko li pensiuliĝis.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Hitetlen Tamás (1907)
- Ward Mária élete és műve. (1927)
- Követlek Uram! Elbeszélések (1940)
- A kórház angyala. Dr. Wettstein Vilma lelki élete. (1943)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- biografio hungare kun foto Arkivigite je 2025-08-15 per la retarkivo Wayback Machine
- biografio hungare (legebla pli malsupre)
- biografio hungare
- biografio angle
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM67209 hungarlingva datenaro de muzeo

