Vince Vaughn
| Vince Vaughn | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 28-an de marto 1970 (56-jaraĝa) en Mineapolo | ||||
| Religio | neaktiva katoliko vd | ||||
| Lingvoj | angla vd | ||||
| Loĝloko | Lake Forest • Buffalo Grove • Manhattan Beach vd | ||||
| Ŝtataneco | Usono | ||||
| Alma mater | Lake Forest High School (en) iO Theater (en) | ||||
| Partio | Libertarian Republican (en) | ||||
| Subskribo | |||||
| Familio | |||||
| Amkunulo | Jennifer Aniston (2005–2006) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | filmaktoro • televida produktoro • televida aktoro • komediisto • ĝenra aktoro • filmproduktoro • scenaristo • aktoro • verkisto | ||||
| Aktiva dum | 1988– vd | ||||
| Verkado | |||||
| Verkoj | The Lost World: Jurassic Park ❦ Domestic Disturbance ❦ Wedding Crashers ❦ Into the Wild ❦ Hacksaw Ridge ❦ Delivery Man vd | ||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vincent Anthony VAUGHN [ vɔ:n ] (naskita la 28-an de marto 1970 en Mineapolo, Minesoto) estas usona aktoro, filmproduktanto kaj scenaristo.[1][2]
Li komencis aktori fine de la 1980-aj jaroj, aperante en negravaj televidaj roloj antaŭ ol akiri vastan famon per Swingers (1996) kaj The Lost World: Jurassic Park (1997), kaj de tiam aperis en pluraj gravaj Holivudaj komedioj. Vaughn ankaŭ ludis ŝlosilan rolon en la dua sezono de True Detective, kiu plue katapultis lin al famo.
Vince Vaughn estas fervorulo de la Chicago Cubs kaj Chicago Blackhawks kaj mem estas membro de The Frat Pack, tiel nomata grupo de aktoroj kiu ankaŭ inkluzivas Ben Stiller, Owen Wilson, Luke Wilson, Will Ferrell, Steve Carell, Jason Bateman, Jon Favreau kaj Jack Black.
Vaughn estas libertariano kaj subtenis kongresanon kaj usonan prezidentan kandidaton Ron Paul en 2012.
En aŭgusto 2024, li estis honorita per stelo sur la Trotuaro de famo en Holivudo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Vince Vaughn: American Actor. Britannica.com. Arkivita el la originalo je October 23, 2020. Alirita November 5, 2020 .
- ↑ Hochman, David (February 12, 2015). "Playboy Interview: Vince Vaughn". Playboy. Archived from the original on February 14, 2015. Retrieved December 7, 2017.

