Vince Wartha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vince Wartha
Persona informo
Naskiĝo 17-an de julio 1844 (1844-07-17)
en Rijeko
Morto 20-an de julio 1914 (1914-07-20) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Vilma Hugonnai
Okupo
Okupo kemiisto • universitata instruisto
vdr

Vince Wartha [varta], laŭ hungarlingve kutima nomordo Wartha Vince estis hungara kemiisto, profesoro, membro (korespondanta en 1873, ordinara en 1891) de Hungara Scienca Akademio.

Invento de Vince Wartha: la eozino

Vince Wartha [1] naskiĝis la 17-an de julio 1844 en Fiume (tiama apartenaĵo de Hungara reĝlando, nuntempa Rijeka en Kroatio). Li mortis la 20-an de julio 1914 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Vince Wartha frekventis universitatojn en Buda, Zuriko kaj Heidelberg. En 1863 li ekinstruis en universitato en Buda, kie li estis rektoro inter 1870-1897. Li pensiuliĝis en 1912. Li okupiĝis ekzemple pri ekzamenado de karbonoj, vinoj, akvoj, argiloj, sed lia plej grava invento estis la "eozin", kiun Vilmos Zsolnay profitis.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Belföldi kőszénfajok vizsgálata… (Ekzamenado de la enlandoj karbonoj), (1879)
  • A magyar borról (Pri la hungara vino), 1880)
  • Az agyagipar technológiája (Teknologio de la argilindustrio), (1892)
  • Az agyagművesség (1905)
  • A levegő meghódítása kémiai célokra (Konkero de la aero por kemiaj celoj), (1911)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memormedalo Wartha Vince fondita en 1955

Fontoj[redakti | redakti fonton]