Vincent Niclo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vincent Niclo
Persona informo
Naskiĝo 6-an de januaro 1975 (1975-01-06) (49-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Cours Florent
Okupo
Okupo operkantisto • filmaktoro
TTT
Retejo http://www.vincentniclo.com
vdr

Vincent Niclo (elp. Vensan Niklo), naskiĝis la 6-an de januaro 1975 en Parizo[1]) estas aktoro kaj popopera kantisto (tenoro). En 2020 aperis muzikalbumo kiu portis la titolon 'Esperanto' en kiu li kantas kune kun ortodoksaj monaĥoj[2].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Niclo devenas de familio de artistoj. Li studis modernan dancon.

Lia unua rolo estis en Renaître à Bogota, teatraĵo de Marthe Vandenberg. Li ankaŭ aktoris en pluraj filmoj kaj televidserioj kiel ekzemple Sous le Soleil, Extreme Limite, Nestor Burma kaj filmrolo en Place Vendôme, reĝisorita fare de Nicole Garcia.

Post renkontiĝo de Thierry Dran ĉe la Pariza Opero, li vastigis siajn kantteknikojn kaj akiris rolon en la muzikalo Titanic (en ĝia franca versio), sekvita de aliaj roloj en muzikaloj kiel Tristan kaj Isolde en la rolo de Tristan, duoblaj roloj kiel Romeo en Roméo et Juliette, de la haine à l'amour kaj kiel Rhett Butler en Autant en emporte le vent.

Li ankaŭ evoluigis karieron kiel solokantisto. Vincent Niclo donis en 2006 serion de koncertoj akompanitaj de simfonia orkestro kaj 150 muzikistoj kaj korusanoj (Koruso de la Ruĝa Armeo)[3] en The Night of the Proms kaj eldonis samjare la albumon Un nom sur mon visage.

Niclo estis invitita malfermi la ses koncertojn, kiujn Céline Dion donis en Parizo en novembro kaj decembro 2013[4]. [7]

En 2014 Vincent kantis la kanzonon Le Temps Des Cathédrales el muzikalo Notre-Dame de Paris kune kun la kvarteto Il Divo[5]. La kanto aperis en la albumo A Musical Affair de la grupo Il Divo (2014).

Persone[redakti | redakti fonton]

Roloj en muzikaloj[redakti | redakti fonton]

  • 2001 / 2002: Titanic kiel Jim Farrel (franca versio)
  • 2002: West Side Story kiel Tony
  • 2002: Les Liaisons Dangereuses (nur sur KD)
  • 2002: Tristan kaj Isolde kiel Tristan
  • 2003 / 2004: Autant En Emporte Le Vent kiel Rhett Butler

Diskografio[redakti | redakti fonton]

  • Un nom sur mon visage – 2006
  • Opéra Rouge – 2012
  • Luis – 2013
  • O Fortuna – 2013
  • Ce que je suis - 2014
  • Esperanto - 2020

Premioj[redakti | redakti fonton]

1) Merita Ordono al la Ministerio pri Internaj Aferoj de Rusio

2) Triobla platena disko "Opera Rouge"

3) Duobla platena disko "Luis"

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) "Vincent Niclo". BBC Music.
  2. (fr) Vincent Niclo - ITW Album «Esperanto» 24/11/2020, YouTube
  3. (en) Intervjuo kun Thierry Wolf kaj la Koruso de la Ruĝa Armeo
  4. (en) How Celine Helped Vincent Niclo. Arkivita la 3-an de decembro 2013 ĉe Wayback Machine,
  5. (fr) Il Divo : nouveau clip pour l’album « a musical affair » maintenant disponible !, People Inside, la 24-an de novembro 2014, arkivita de la originalo, la 14-an de oktobro 2014.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]