Vincento el Lerino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vincento el Lerino
Persona informo
Aliaj nomoj Peregrinus
Naskiĝo 30-an de novembro 499 (0499-11-30)
en Toul
Morto 30-an de novembro 444 (0444-11-30) (-55-jaraĝa)
en Insuloj de Lerino
Lingvoj latina
Ŝtataneco Okcident-Romia Imperio
Familio
Frat(in)o Lupus of Troyes
Okupo
Okupo monaĥoverkistopastro
Verkoj Commonitory
vdr

Vincento el Lerino (latine: Vincentius Lirinensis) (naskiĝis en la 5-a jarcento, mortis ĉirkaŭ 448) estis monaĥo kaj eklezia verkisto de suda Gaŭlio. Li estas agnoskata kiel sanktulo kaj Patro de la Eklezio fare de Katolika kaj Ortodoksa Eklezioj kiuj celebras lian festotagon la 24-an de majo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinta en Toul, Vincento devenis de famkonata familio de Gaŭlio, li unue dediĉis sin al militista kariero kaj poste retiriĝis en monaĥejo sur Insuloj de Lerino vid-al-vide al Cannes. Lia frato estas Lupo de Troyes[1].

Li verkis en 434 sian Commonitorium kie li listigis kriteriojn kiuj ebligas ekkoni ĉu doktrino estas ortodoksa aŭ hereza.

Vincento el Lerino mortis ĉirkaŭ 448.

Lia vivo estas konata pere de la verko De viris illustribus de Gennadius Scholasticus.

Verkaro kaj vidpunktoj[redakti | redakti fonton]

En 434, post la Koncilio de Efezo, li kondukis, per la plumnomo Peregrinos, la Commonitorium en kiu li formulis en zorgema kaj preciza stilo la kriteriojn laŭ kiuj kristana doktrino povus esti konsiderata pura kristanismoherezo. La libro estis verkita kun la celo protekti la eklezion kontraŭ "herezoj" kiel la Nestorianismo.

La kriterioj prezentitaj en lia libro estas ĝuste tiuj aplikitaj de la Ortodoksa Eklezio ĝis hodiaŭ:

  • Universaleco.
  • Antikveco
  • Ĝenerala konsento

Kiel li mem diris, en tio, kio estas nomata kanono de Vincent:

"Magnopere curandum est ut id teneatur quod ubique, quod semper, quod ab omnibus creditum est"

En libera traduko: "antaŭ ĉio oni devas zorgi konservi tion, kion oni kredis ĉie, ĉiam, ĉiuj". Kiel kontraŭpezo al la rigideco de la supraj kriterioj, Vincent akceptis la principon, ke en "teologiaj sciencoj" ekzistas progreso, sed laŭ ilia naturo - "en la sama ekzemplo, en la sama direkto, en la sama penso." Kiel iuj el la patriarkoj de la Eklezio en provenco, Vincent ribelis kontraŭ la opinioj de Sankta Aŭgusteno pri graco, kiun li konsideris "troigita". Li konsentis kun Aŭgusteno pri la kondamno de Pelagianismo, sed argumentis, ke dia graco kunlaboras kun la homo. Ĉi tiu lia sinteno, kiu estis kondamnita sub la nomo de Duonpelagianismo en la Kunveno de Oranĝo de 529, estis fakte adoptita de la Ortodoksa Eklezio. En iuj punktoj lia vidpunkto similas al tiu de Kasiano (Cassianus) kaj Faustus de Riez.

Li estis rekonita kiel sanktulo de la katolikaj kaj ortodoksaj eklezioj, kiuj festas lian memoron la 24-an de majo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La France pittoresque, région Est, paĝo 31

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Vincent de Lérins en la franca Vikipedio.